Internacia Civila Servo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Civila Servo
emblemo
pac-organizaĵo
Komenco 1920 vd
Agareo

pacismo
volontulado
• workcamp

Fondinto(j) Pierre Cérésole vd
Membro de Co-ordinating Committee for International Voluntary Service • Forumo Junulara EŭropaUNITED por Interkultura Agado • centra oficejo por Juro kaj Protekto de Konsciencaj Obĵetantoj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Internacia Civila Servo, aŭ SCI de ĝia franca nomo Service Civile International estas ne-registara organizo, kies celo estas la organizo de naciaj kaj internaciaj staĝoj, longdaŭraj, edukaj kaj klerigaj. Dum konkreta laboro por paco homoj el diversaj kulturoj konatiĝadas kaj interkompreniĝadas por realigi komunan celon.

Strukturo kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La fundamento estas libervola kunlaboro. Ekzistas filioj en 40 ŝtatoj kaj datenbanko kun partneraj organizoj. Ĝia ĉefsidejo troviĝas en Antverpeno, Belgio. SCI estas en konsultaj rilatoj kun la Konsilio de Eŭropo. Ĝi membras en (CCIVS) YFJ, AVSO kaj UNITED. En 1987 ĝi estis agnoskita de UN kiel "heroldo de paco".

Historio[redakti | redakti fonton]

En jaro 1920 la organizo estis fondita de esperantisto Pierre Ceresole, kun sekretario ekde 1935 Rodolfo Olgichi. Ties unua agado okazis en 1920-21 sur la iama batalkampo de Verdun, Francio. Pri postaj helpagadoj en diversaj landoj, Pierre Ceresole verkis bultenojn en Esperanto.

Svisa sekcio fondiĝis en jaro 1945, kiam ĝi kunorganizis helpagadon por infanoj suferintaj la militon. Post la dua mondmilito SCI aktivadas en pluraj landoj de Eŭropo, Azio, kaj Afriko. Dum la Malvarma Milito okazis komenciĝo de interŝanĝo de volontuloj el oriento kaj okcidento.

Post 1990, la SCI signife kreskis.

La germana filio kun sidejo en urbo Bonn refondiĝis kiel IFDF - ĝi originis el klopodoj de junulara movado de 1924 kun la aktivisto Erich Mohr, kiu agadis por la franc-germana interkompreno. Dum nazia epoko, la SCI provis kaŝi la persekutitajn judojn, plejparte infanojn en franca regiono de Le Chambon-sur-Lignon, kunlabore kun aliaj organizantoj. La aktivulino Simone Chaumex kun Jamy Bisserier savis kvin junajn infanojn en Col du Fanger, Francaj Alpoj.

En Okcidenta Afriko, nome Togolando kaj Ganao, en 1950 kaj poste organizis helpagadon togolandano Gerson Gu-konu. Li baptis sian asocion: Les Volontaires aux Travail (LVT).

Arkivo[redakti | redakti fonton]

La arkivo de SCI troviĝas en urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds, Svisio.

Civila Esperanta Servo[redakti | redakti fonton]

Dum malaperis la esperantistoj en la internacia asocio, nova esperantista asocio, noma la Civila Esperanta Servo naskiĝis kiel societo en lando kie mankas sekcio de Civila Servo Internacia. La nova establo petos la aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito, kiel kutimas fari la progresemaj movadoj en Esperantio: feminisma (FEM), pacifisma (SIPU), naturamika (Esperanta Naturamikaro - ENa)[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Civila Servo: de laborgrupo al memstara establo, HeKo n-ro 776 5-C, la 17-an de novembro 2021.