Komplementaj ekzamenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komplementa esplorado estas en medicino diagnoza ekzameno postulita de kuracisto kiu estu farata al paciento post anamnezo kaj fizika esplorado, por konfirmi aŭ malkonfirmi klinikan diagnozon. Medicina ekzameno estas la aro de esploroj kiuj inkludas kaj la fizikan esploradon kaj la komplementajn ekzamenojn, kiu estas uzata ne nur por diagnozi malsanojn, sed ankaŭ por malkonfirmi ilin kaj por duaranga prevento.

La komplementaj ekzamenoj aŭ diagnozaj ekzamenoj devas esti postulitaj por klinika specifa indiko, devas esti precizaj por ke ili rezulti efikaj tiuindike kaj devas esti malplej kostaj kaj riskaj eble. Neniu diagnoza ekzameno estas totale preciza kaj la rezultoj povas starigi problemojn de interpretado.

La komplementaj ekzamenoj aŭ esplorado fare de la klinika semiologio kondukas al havigo de aldona informaro devena de la biologio de la paciento pere de la aplikado de diversaj teknikoj, ĝenerale instrumentaj. La rezultoj havigitaj per la komplementa esplorado devas esti interpretataj ene de la klinika kunteksto.

Ekzemploj de komplementaj ekzamenoj estas jenaj: ĉiuj bildoteknikoj (ultrasonografio, Ikso-radioj per radiologio, tomografioj, magneta resonanco, ktp.), elektrokardiografio, spirometrio, sanganalizo (hemogramo), mjelogramo, punkturoj (variaj), urinanalizo, psikologiaj testoj, esplorado pri fizikaj atingoj, polisomnografio ktp.