Patologia anatomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paciento kun duona hiperplazio tuŝanta la supran kaj malsupran maldekstrajn membrojn. La diferenca krurlongo estas evidenta en la talia disnivelo.

La patologia anatomio estas la branĉo de la medicino kiu okupiĝas pri la studo, pere de morfologiaj teknikoj, de la kaŭzoj, la disvolvigo kaj la konsekvencoj de la malsanoj. Ĉio tio postulas histologian procezo de la studota afero, ĉu biopsio, histoorgano, el kiuj fundamenta parto estas la "histologia tranĉaĵo".

La lasta celo de tiu fako estas la ĝusta medicina diagnozo de biopsioj, kirurgaj pecoj, citologioj kaj nekropsioj. En medicino, la fundamenta medio de patologia anatomio estas tiu de la homaj malsanoj. La patologia anatomio estas medicina specialaĵo kiu posedas doktrinan korpuson de baza karaktero kiu faras ĝin akadamian fakon unuflanke aŭtonoma kaj, aliflanke funkcia unio en la sansistema zorgado. Oni atingas tiun akademian nivelon ekzemple en Hispanio pere de nomita MIR kaj specializaĵo de kvar jaroj de daŭro.

La anatomia kaj histopatologia studo permesas esplori la fizik-kemian pruvaron de la procezo de malsano, kiu restis montrita en ŝanĝoj de la morfologio kaj normala fiziologio je ajna nivelo (molekula, ĉela, hista, organika ktp.). La rezulto de la studo anatomi-patologia, ĝenerale, ĝi havas karakteron de definitiva diagnozo.

Estas variaj teknikoj kaj metodologioj por montri la diversajn morfofunkciajn vundojn, kaj determini ties interpretadon en la kunteksto de la patogenio; ĉar la vundoj povas esti komprenitaj kiel mejloŝtonoj kiuj markas ties kurson: nome la patogeneza vojo, kiu kondukas al specifa tipo de malsano.