Otto Sklenčka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Otto Sklenčka
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1891 (1891-11-02)
en Praha-Zbraslav
Morto 4-an de majo 1962 (1962-05-04) (70-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Familio
Edz(in)o Božena Sklenčková
Infano Ota Sklenčka
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Otto SKLENČKA (naskiĝis la 2-an de novembro 1891 en Zbraslav n. Vl. - mortis la 4-an de majo 1962 en Praha) estis ĉeĥa esperantisto, honora membro de UEA.

Li estis bankoficisto en Hradec Králové, lerta organizanto, tradukis por Ĉeĥoslovaka Antologio. Patro de grava ĉeĥa aktoro Ota Sklenčka, bofrato de Ota Ginz kaj onklo de Petr Ginz.

E-isto de 1908. Ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥoslovakio depost 1923. Estas lia merito, ke laŭproporcie UEA-anoj en Ĉeĥoslovakio superis ĉiujn landojn. Daŭre estis komitatano de ĈAE de 1930, ĝia kasisto. Sukcesega interna organizanto.

En 1930 aperis en lia traduko turisma broŝureto Vizitu Hradec Králové.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]