Božena Sklenčková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Božena Sklenčková
Persona informo
Naskonomo Božena Dolanská
Naskiĝo 18-an de aprilo 1897 (1897-04-18)
en Číbuz
Morto 15-an de septembro 1983 (1983-09-15) (86-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstrio-Hungario
Familio
Frat(in)o Marie Ginzová
Edz(in)o Otto Sklenčka
Infano Ota Sklenčka
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Božena SKLENČKOVÁ (naskiĝis la 18-an de aprilo 1897 en Číbuz, mortis la 15-an de septembro 1983) estis ĉeĥa esperantistino, citita en Enciklopedio de Esperanto EdE-S.

Ŝi estis edzino de Otto Sklenčka, ĉefdelegito por Ĉeĥoslovakio, kaj fratino de esperantistino Marie Ginzová, sekve bofratino de Ota Ginz kaj onklino de Petr Ginz kaj izraela pentristino Chava Pressburger. Ŝia filo Ota Sklenčka fariĝis grava, tutnacie konata aktoro rolinta en 85 filmoj.

Esperantistino de 1919, ŝi kunlaboris en Teritoria Oficejo de UEA (librotenado, administrado de membroj de UEA, ĈAE), do ŝi helpis al sia edzo, kiu estris la oficejon. Ŝi kontribuis ankaŭ al Ĉeĥoslovaka Antologio.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Karel Nový: Vizaĝo kontraŭ vizaĝo (Ĉehoslovaka Antologio, 1935, p. 362-367)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Enciklopedio de Esperanto, Budapest 1933
  • Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, Praha 1983
  • Chava Pressburger: Deník mého bratra, Trigon 2004
  • Chava Pressburger: Taglibro de mia frato, KAVA-PECH 2005 (noto sur p. 42 informas, ke aktoro Ota Sklenčka estas kuzo de Petr Ginz kaj Chava Pressburger)