Novkultura Movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novkultura Movado
kultura movado • literatura movado
Komenco 1910-aj jaroj vd
Fino 1920-aj jaroj vd
Lando(j) Respubliko Ĉinio vd
vdr
Kovrilpaĝo de la gazeto Nova Junularo.

La Novkultura Movado (ĉine 新文化运动, Xin wenhua yundong) estis movado en Ĉinio en la 1910-aj kaj 1920-aj jaroj, kiu kritikis klasikajn ĉinajn ideojn kaj disvastigis novan ĉinan kulturon bazitan sur okcidentaj ideoj kiel demokratio kaj scienco.[1] Aperinta el seniluziigo disde la tradicia ĉina kulturo post la malsukceso de la Respubliko Ĉinio por solvi la problemojn de Ĉinio,[2] ĝi estis disvolvigita fare de fakuloj kiel Chen Duxiu, Cai Yuanpei, Ĉen Hengĵe, Li Dazhao, Lu Xun, Zhou Zuoren, He Dong, Qian Xuantong, Liu Bannong, Bing Xin, kaj Hu Shih, multaj el kiuj estis klasike edukitaj kaj estris ribelon kontraŭ Konfuceismo. La movado estis lanĉita de verkistoj de la gazeto Nova Junularo, per kiu tiuj intelektuloj proponis novan socion bazitan sur liberaj individuoj pli ol sur la tradicia konfuceisma sistemo.[3] La movado proponis jenon:

  • Popollingva literaturo
  • Finigo de la patriarkeca familio favore al la individua libero kaj al la liberigo de virinoj
  • Konsidero ke Ĉinio estas nacio inter nacioj, ne unike konfuceisma kulturo
  • La re-ekzamenado de tekstoj de Konfuceo kaj de antikvaj klasikaĵoj uzante modernajn tekstajn kaj kritikajn metodojn, konata kiel Skolo de Antikvecdubado
  • Demokratiaj kaj egalismaj valoroj
  • Orientigo al la estonteco pli ol al la estinteco

La Novkultura Movado estis la praulo de la Movado de la 4-a de majo.[4] La 4an de Majo 1919, studentoj de Pekino aliĝintaj al la movado protestis pro la transigon de la rajtoj de Germanio en la golfeto Jiaoĵu al la Japana Imperio anstataŭ al Ĉinio en la Konferenco de Parizo (fine de la Unua Mondmilito), transformante kulturan movadon en politikan movadon.[5]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Chen Duxiu.

La centra influo, kiu allogis la intelektulojn al la ideo de nova kulturo, estis la monata revuo Nova Junularo, kies ĉefredaktoro estis revoluciema intelektulo Chen Duxiu. En la 1-a eldono de la revuo, Chen Duxiu publikigis artikolon Al la junuloj (ĉine 敬告青年), kiu proponis virtojn, kiujn li konsideris necesajn por la nova epoko. Poste, Hu Shi publikigis artikolon Pri la Reformado de Literaturo (ĉine 文學改良芻議), proponante reformi la ĉinan literaturon per modernaj lingvo kaj valoroj. La artikoloj gajnis vastan popularecon, kaj komenciĝis movado por nova nacia kulturo.

La movado atakis tradiciajn konfuceajn dogmojn kaj adoris okcidentajn valorojn, precipe sciencon kaj demokratiismon.[6] En la movado troviĝis individuoj kun diversaj tendencoj, ekzemple liberalismo, pragmatismo, naciismo, anarkiismo kaj socialismo. Sed unuiĝinte, ili kritikis tradician ĉinan moralon, filozofion kaj religion, la sociajn kaj politikajn instancojn, kaj lingvon.

Ili proponis anstataŭigi la klasikan literaturan lingvon, kiun jam delonge parolis neniu, per lingvo parolata de ordinara popolo (ĉine 白話文). Kelkaj intelektuloj esprimis favoron por Esperanto, kaj proponis finfine anstataŭigi la ĉinan lingvon per Esperanto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Before and After the May Fourth Movement. Columbia University. Arkivita el la originalo je 29a de Junio 2020. Alirita 17a de Julio 2020.
  2. Jonathan Spence, The Search for Modern China, W.W.Norton, 1999, pp. 290-313.
  3. (2014-03-28) “The Chinese Path to Modernisation”, International Journal for History, Culture and Modernity 2 (3), p. 211–228. doi:10.18352/hcm.470. 
  4. (2019-10-02) “Wholeness and individuality: Revisiting the New Culture Movement, as symbolized by May Fourth”, Chinese Studies in History 52 (3-4), p. 188–208. doi:10.1080/00094633.2019.1654802. 
  5. Nishi, Masayuki. March 1 and May 4, 1919 in Korea, China and Japan: Toward an international History of East Asian Independence Movements. The Asia Pacific Journal: Japan Focus. Alirita 2010-07-14.
  6. Chen Duxiu. (1 1919) 新青年罪案之答辯書. “本誌同人本來無罪,只因為擁護那德莫克拉西(Democracy)和賽因斯(Science)兩位先生,才犯了這幾條滔天的大罪,要擁護那德先生,便不得不反對孔教、禮法、貞節、舊倫理、舊政治;要擁護那賽先生,便不得不反對舊藝術、舊宗教;要擁護德先生又要擁護賽先生,便不得不反對國粹和舊文學。...我們現在認定只有這兩位先生,可以救治中國政治上道德上學術上思想上一切的黑暗。若因為擁護這兩位先生,一切政府的壓迫,社會的攻擊笑罵,就是斷頭流血,都不推辭”.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • "The May Fourth Spirit, Now and Then" China Heritage Quarterly, 17a (Marto 2009) [1]