Jura personeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Jura personeco estas la kapablo teni rajtojn kaj devojn.

Jura personeco estas, laŭ pozitivisma vidpunkto, jura fikcio atribuita al fizika persono (homoj) kaj juraj personoj (grupoj kiel: firmaoj, asocioj, ŝtato kaj ĝiaj teritoriaj komunumoj).

Ĉiuj fizikaj aŭ juraj personoj havas komunajn karakterizaĵojn: naskiĝon kaj morton (ekzemple: daton de kreo kaj malfondo por kompanioj), sian propran identecon (nomon kaj adreson) kaj rajtojn kaj devojn (ĉefe: rajton subskribi kontraktojn kaj devon pagi imposton).

La nocio pri jura personeco plilarĝiĝis kaj diversiĝis laŭ la paso de la historio. La plej grandaj ŝanĝoj estis la ĝeneraligo de plena jura personeco al ĉiuj homoj (komprenu: fino de sklaveco kaj civila morto) kaj la kreo de specifaj grupoj agnoskitaj de juro (ĉefe: formoj de kompanioj).

Lastatempe stariĝis polemikoj pri ebla agnosko de jura personeco al difinitaj nehomaj bestoj, pro diversaj kialoj.