Ascoli Piceno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ascoli Piceno
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Markio (2005)
Provinco AP Ascoli Piceno (2005)
Geografia situo 42° 51′ N, 13° 35′ O (mapo)42.8513.583333333333Koordinatoj: 42° 51′ N, 13° 35′ O (mapo)
Alto super marnivelo 154 m
Areo 160 (2005) km²
Loĝantaro 45 571 (2023)
Loĝdenso 288 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Mozzano, Rosara, Piagge, Castel Trosino (2005)
Najbaraj komunumoj Acquasanta Terme, Ancarano (TE), Appignano del Tronto, Castel di Lama, Castignano, Castorano, Civitella del Tronto (TE), Colli del Tronto, Folignano, Maltignano, Roccafluvione, Rotella, Sant'Egidio alla Vibrata (TE), Valle Castellana (TE), Venarotta (2005)
Patrono Sant'Emidio
Festa tago 5-a de aŭgusto (2005)
Nomo de loĝantoj ascolani
Poŝtkodo 63100
Imposta kodo A462
Kodo laŭ ISTAT 044007
Telefona prefikso 0736
Retpaĝo http://www.comune.ascoli-piceno.it/
Loko en mapo
vdr

Ascoli Piceno (itale [askoli piĉeno]) estas komunumo de Italio.

Ascoli Piceno estas tre bela urbo stariĝinta en antaŭ-romia epoko, antaŭ preskaŭ dumil kvincent jaroj, lulilo de la picena civilizacio. Ĝi estas konkerita en la jaro 89 a. Kr., kiam Pompeo STRABONO, estinte venkita de la civitanoj de Ascoli kaj rifuĝinte al la Castrum de Fermo, kiu rearmis lin, revenis atake kaj ĉi foje konkeris la urbon. Ĝia historio, pli frue romia kaj poste mezepoka, retroviĝas en la karakterizaj vojoj - nomitaj "rue" -, en la placoj, en la sinjoraj palacoj, je kiuj ĝi estas plena: tiom multaj kaj tiel belaj estas la artaĵoj garditaj entiu ĉi urbo, ke ĝiaj "rue", ĝiaj palacoj, ĝia multnombraj preĝejoj kaj ĝiaj palacoj naskas en sentiva vizitanto senĉesajn kaj neforgeseblajn emociojn.

Placo de la Popolo