Pál Kocsis (aktoro)
Pál Kocsis | |
---|---|
Pál Kocsis | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1970 (54-jaraĝa) en Salgótarján |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Amkunulo | Virág Csapó |
Okupo | |
Okupo | aktoro • reĝisoro • universitata instruisto |
Pál Kocsis [koĉiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kocsis Pál estas hungara aktoro, reĝisoro, altlerneja instruisto.
Pál Kocsis[1][2] naskiĝis la 23-an de februaro 1970 (laŭ alia dateno la naskiĝdato estas la 26-a) en Salgótarján.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Pál Kocsis maturiĝis en konstruteknika mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1989, poste li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1996. Lia ĉefinstruisto estis Imre Kerényi. Liaj teatraj stacioj estis Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (1996-2012), Nacia Teatro (Miskolc) (2012-2014), Teatro de Kecskemét (2014-). Li instruis en Universitato de Kaposvár ĝis 2015, krome li faras reĝisorajn laborojn. Li ricevis kelkajn premiojn inter 2007-2017. Li vivas kune kun aktorino, kiu naskis 2 filinojn.
Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare:
- Othello - Jago
- Hamleto - amiko de Hamleto; aktorreĝo; spirito
- Julio Cezaro - Marcus Antonius
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Tóbiás Böffen
- Moliére: La malsanulo pro imago - titolrolo
- Anton Ĉeĥov:
- Onklo Vanja - kuracisto
- Ĉeriza ĝardeno - poŝtisto
- Ferenc Molnár: Az ördög - titolrolo
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - ministrestro
Liaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Kisváros (televizia serio, 1998-1999) - raportisto
- Barátok közt (televizia serio, 2008–2009, 2012, 2019) - Alex Illés
- Nofilter (2019) - András
Elektitaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Federico García Lorca: Sanga Nupto