Sunprotektilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tuboskatolo SPF 30 vendata en Usono.

Sunprotektilo, kaj pli precize kontraŭsunradia protektilo, estas ŝmiraĵo, ĝelo, aerosolo aŭ alia preventilo kiu evitas aŭ malpliigas la efikojn okazigitajn de la sunradioj. Neniu sunprotektilo havigas 100% absolutan protektadon. Menciindas, ke ne nepre ĝi helpas eviti sunbruligon.​

Vestoj kiuj blokas aŭ mildigas la damaĝajn sunradiojn (UVA kaj UVB), kun larĝaj ĉapeloj, sunokulvitroj kaj sunombreloj, estas utilaj por eviti lezojn en okuloj kaj haŭto, sed tio ne estas sufiĉa por ŝirmiĝi el sunbrulaĵojn okazigitaj de la suno. Ĉiu el ili aparte povas esti nesufiĉa por eviti la sunlezojn. Normale, la probablo eksuferi kanceron de haŭto estas pli granda en personoj kiuj havas pli grandan kvanton de nevusoj.

La Sunprotektiloj devas esti aplikataj inter 30 minutoj kaj 2 horoj antaŭ la ekspono al la sunradioj. Ĝenerale, devas esti reaplikataj post 80 minutoj en akvo aŭ se oni ŝvitis grandkvante aŭ ĉiun duan horon ekster akvo. Oni devas zorge sekvi la instrukcioj en la produkto.