María Candelaria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
María Candelaria
filmo
Originala titolo María Candelaria
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1944
Ĝenro filma dramo
Kameraado Gabriel Figueroa
Reĝisoro(j) Emilio Fernández
Scenaro Emilio Fernández
Rolantoj Dolores del Río • Pedro Armendáriz • Miguel Inclán • Arturo Soto Rangel • Alberto Galán
IMDb
vdr

María Candelaria estas filmo de Meksiko de 1943, reĝisorita kaj verkita de Emilio "Indio" Fernández kaj protagonizita de Dolores del Río kaj Pedro Armendáriz. La fotarto de Gabriel Figueroa ricevis la Orpalmon de la Festivalo de Cannes kun aliaj filmoj.

Ĵurnalistino demandas al maljuna artisto pri la portreto de bela nuda indianino pri kiu li neniam parolis. La artisto rakontas la historion de María Candelaria, juna indiĝenino de Ŝoĉimilko de komenco de la 20-a jarcento. La junulino estis malakceptita de sia kunlokanoj ĉar ŝi estas filino de prostitutino. Kuraĝas rilati al ŝi nur Lorenzo Rafael, juna indiĝeno kiu adoras ŝin, sed ilia amo dependas de la kapricaj ludoj de la destino.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Taibo I., Paco Ignacio (1987). Emilio Fernández <1904-1986>. Universidad de Guadalajara. ISBN 968-895-016-5.