Wilhelm Ernst Christian Huschke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Ernst Christian Huschke
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1760 (1760-01-01)
en Vajmaro
Morto 1-an de januaro 1828 (1828-01-01) (68-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Wilhelm Ernst Christian HUSCHKE (naskiĝinta la 21-an de novembro 1760 en Bürgel, mortinta la 2-an de septembro 1828 en Vajmaro) estis germana kuracisto estante kaj kortega medicinisto kaj registarkonsilisto en Vajmaro, Germanujo.

Ĉemura tombo por Wilhelm Ernst Christian Huschke sur la Historia tombejo vajmara

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wilhelm Ernst Christian Huschke estis la filo de la apotekisto Johann Gottfried Huschke el Bürgel.[1] Li studis medicinon en Jena kie li doktoriĝis en 1788 per defendo de la disertaĵo Dissertatio inauguralis medica de masturbatione, Jena 1788.[2] Li estis disĉiplo de Johann Christian Stark la Maljuna.

Ekde 1788 li deĵoris kiel kortega medicinisto kaj persona kuracisto kaj de dukino Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach kaj de duko Karlo Aŭgusto. Krome li nomumitis sekreta kortegkonsilisto kaj flegis sebezone ankaŭ Christoph Martin Wieland kaj Johann Gottfried Herder. En 1792 estis la oficiala nomumiĝo je kortega medicinisto fare de lia duka moŝto Karlo Aŭgusto.[3]

La mondo ŝuldas al Huschke - koncerne la morton de Friedrich Schiller (1805) - du aferojn. Unue estas tre verŝajne li la persono kiu komisiis la faron de masko de la mortinto, krome li verkis kune kun Gottfried von Herder la sekco-raporton ŝileran.[4] Mallonge antaŭmorte Huschke mem kuracis Ŝileron anstataŭante profesoron Stark.[5] Mallonge dirite, al Huschke venis multaj pacientoj inter la elstarularo vajmara, eĉ Johann Wolfgang von Goethe.[6]

Liaj filoj estis Emil Huschke kaj Johann Friedrich Karl Huschke, kiuj ankaŭ kuracistis. Ĉi-laste ankaŭ estis grandduka kuracisto. Huschke entombigitis sur la Historia tombejo vajmara.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Adolph Carl Peter Callisen: Medicinisches schriftsteller-lexicon der jetzt lebenden aerzte, wundärzte ... Vol. 9, Kopenhago 1832, p. 322-323
  3. Wolfgang Huschke: Wilhelm Ernst Christian Huschke, der Arzt des klassischen Weimar, ĉe: Thuringica 6 (1937), p. 234–245. Konkrete p. 236.
  4. https://www.thueringen.de/imperia/md/content/staatsarchive/weimar/schaukasten/Folge_1.pdf
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-29. Alirita 2021-08-21.
  6. Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 220.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Huschke: Wilhelm Ernst Christian Huschke, der Arzt des klassischen Weimar, in: Thuringica 6 (1937), p. 234–245.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]