Simón del desierto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simón del desierto
filmo
Originala titolo Simón del desierto
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 27 aŭg. 1965
Ĝenro satirical film or television program
Kameraado Gabriel Figueroa
Reĝisoro(j) Luis Buñuel
Produktisto(j) Gustavo Alatriste
Scenaro Luis Buñuel • Julio Alejandro
Muziko de Raúl Lavista
Rolantoj Claudio Brook • Glauber Rocha • Silvia Pinal • Enrique Álvarez Félix • Antonio Bravo • Francisco Reiguera
Honorigoj Granda premio de ĵurio (festivalo de Venecio)
IMDb
vdr

Simón del desierto estas mezlonga meksika filmo reĝisorita de Luis Buñuel en 1965, pri historio de Buñuel mem, protagonistigita de Claudio Brook kaj Silvia Pinal.

La tria kaj lasta filmo de Pinal kun Buñuel estis Simón del desierto. La filmo estis planita origine kiel epizoda filmo. Pinal kaj Gustavo Alatriste kontaktis Federico Fellini por reĝisori duan epizodon, sed Fellini akceptis nur kondiĉe de protagonistado fare de sia edzino, Giulietta Masina. Poste oni kontaktis Jules Dassin, kiu same akceptis nur kondiĉe de protagonistado fare de sia edzino, Melina Mercouri. Ankaŭ Pinal malakceptis. Ŝi sugestis ankaŭ Vittorio de Sica kaj Orson Welles​,[1] sed la projekto estis finigita nur de Buñuel.[2]​ En la filmo Pinal faras la unuan nudaĵon de sia kariero, io ankoraŭ malofte en la meksika kino kaj ankoraŭ la unua nudaĵo de la kino de Buñuel.[3]

Ortodoksisma ikono de Simono Stilita la Juna. Estas en la kristana tradicio du kolonsanktuloj de la sama nomo.

En la filmo la stelula rolo estas Simón, ermito kiu vivas sur kolono kaj ricevas vizitojn de diversaj roluloj, inter kiuj ĉefe la diablo, enkarnigita en belulino (Silvia Pinal) kiu tentas lin. Ankaŭ monaĥo venas akuzi lin je korupto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Terán, Luis (1997). «Silvia Pinal, la adorable seductora». SOMOS "Silvia Pinal, esa rubia debilidad": 22.
  2. Entrevista a Silvia Pinal: Simón del desierto En Jutubo
  3. García Riera (1996), p. 108