Lozŝtonejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lozrokejo, lozŝtonejoŝtonŝutaĵo estas deklivo kovrita de lozaj ŝtonoj kaj situanta piede de klifo. Lozrokejo estas sekvo de erozio: la eroziaj agantoj, tio estas vento, pluvo, frosto, hajlo, temperaturaj modifoj, atakas la rokon de la klifoj kaj faligas partojn el la klifoj. Do tiuj partoj, ŝtonoj, falas suben kaj amasiĝas sur la deklivo ĵus ĉe la vertikala monto. Do la ŝtonoj ne estas stabilaj. La lozrokejo estas danĝera pro la fakto, ke la ŝtonoj facile ekrulas plu. Iom post iom venas pioniraj plantoj, kiuj per sia kresko, stabiligas la surfacon, kiam temas pri arboj. Iom post iom ekloĝas tie diversaj bestoj depende de la situo kaj de la klimato.