Sfalerito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sfalerito sur dolomito. Mino Troya, Mutiloa, Gipuzko (Hispanio).
Sfalerito el Arizono (Usono).
Sfalerito el Koloradio (Usono).

La sfaleritoblendo estas mineralo de sulfido de zinko (ZnS).[1] Ĝi estas konata delonge, sed en Eŭropo oni ne sciis ekhavi metalon el tio.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Tiu fakto, ties simileco foje al la galeno kaj ties ofta asocio faris, ke Georgius Agricola donis al ĝi, en sia verko De natura fossilium (La naturo de mineraloj), la nomon de galena inanis («neutila galeno»).[2] Laŭ indiko en la enhavtabelo, la germanaj ministoj konis ĝin kiel blende (blendo).[3] Probable la vorto blende estis uzita por komprenigi la falsecan aspekton de la mineralo, kiel interpretita de Agrikola kaj aliaj antikvaj fakuloj,[4] sed oni supozis ankaŭ, ke la vorto devenas de blenden, 'blindigi'.[5] Poste la termino -blende estis uzita en germana por formi la nomon de aliaj mineraloj de nigra koloro kaj duonmetala brilo (Pechblende, 'peĉoblendo', Hornblende, 'kornoblendo').[4]

Aliflanke, inter 1735 kaj 1756, la kemiaj studoj ebligis determini la estadon de zinko kiel esenca konstituanto de tiu mineralo kaj eĉ dezajni metodojn por ties elpreno,[6] kio faris, ke la iama Blende estu Zincblende, 'zinkoblendo'. La ŝanĝoj en la mineralogia nomenklaturo en la unua duono de la 19-a jarcento faris, ke tiu mineralo estu nomata, laŭ Haüy, zinc sulfuré (sulfurzinko),[7] kaj laŭ Glocker[8] Sphalerites, kiel genro (kun variaj specioj, kiuj fakte estas simple variaĵoj), ene de duuma nomenklaturo simila al tiu de Linneo por vegetaloj kaj animaloj. Tiu lasta nomo devenas de la greka sfaleros, 'trompema' (pro la konfuzo kun la galeno). La duuma sistemo de minerala nomenklaturo ne sukcesis, sed ja la nomo elektita por tiu mineralo, tiel ke la nomoj blendo kaj sfalerito (kun ekvivalentoj en la diversaj lingvoj) estis uzitaj ekde tiam sinonime.

En la 1980-aj jaroj, la koncerna komisiono pri minerala nomenklaturo de la Internacia Asocio de Mineralogio reviziis la aferojn de la mineraloj por kiuj oni estis uzante variajn nomojn (kiel blendo/sfalerito, cianito/disteno, mispikelo/arsenopirito) kaj elektis unu kiel oficiala, sfalerito tiuokaze.[9]

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

La sfalerito kristaliĝas en la kuba sistemo (ĉu izometra ĉu regula), en la klaso -43m, heksatetraedra, spaca grupo F-43m. La malgrandaj kristaloj estas tre bone difinitaj, dum la pli grandaj, kiuj povas atingi grandojn de ĝis 30 cm, aperas distorditaj kaj kun kurbaj flankoj. La plej oftaj figuroj estas la kvaredro {111} kaj la romba dekduedro {110}; kaj la trilateropiramidigita kvaredro ĉu pozitiva {311} ĉu negativa (3-11).

Ties teoria kompono estas SZn, sed en la realaj specimenoj la zinko povas esti anstataŭita de aliaj metaloj. La plej ofta anstataŭanto estas la fero, kiu povas atingi tre altajn proporciojn, ĝis rilato Zn/Fe de 6/5,[10] kvankam ĝenerale tio estas multe pli malgrandaj. La estado de fero produktas la malheligon de la mineralo, ĝis alveni al la nigra koloro. La sfalerito kun tiuj karakteroj ricevas la nomon de variaĵo marmatito. Oftas ankaŭ la trovo en la sfalerito de kadmio, kaj en pli malgrandaj proporcioj, de indiumo. Alia elemento trovebla, sed ne ĉiam, estas la mangano, kiu escepte povas anstataŭi ĝis 36 % de la zinko.[11] Sfalerito povas enhavi ankaŭ kupron, hidrargon,[12] galiumon kaj germaniumon.[13]​ La koncentroj de unu kaj aliaj estas rilataj.

Produktado[redakti | redakti fonton]

Sfalerito el Olkusz, Pollando.

La ekzisto de tiuj elementoj en la sfalerito havas ekonomiajn kaj mediajn konsekvencojn. La plej parto de la akirita germaniumo devenas de la subproduktoj de la procezado de la sfalerito por akiri zinkon. Oni akiras ankaŭ galiumon, kvankam tiuokaze la ĉefa fonto estas la baŭksito.[14] La estado de hidrargo okazigas problemon de media poluado kaj risko por laboristoj en la industrioj de produktado de zinko, ĉar en la procezo de varmigo de la sfalerito, hidrargo vaporiĝas kaj pasas al la atmosfero aŭ restas sur la ekipaĵoj. Fine de 2012 okazis akcidento en fabriko de la entrepreno Asturiana de Zinc en San Juan de Nieva, Hispanio, en kiu kelkaj dekoj de laboristoj de alia entrepreno por bontenado suferis venenigon pro hidrargo stokita en tuboj laŭlonge de la tempopaso.[15]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Sphalerite» (html). Mindat Org. (en angla). Arkivita el la originalo la 28an de Aprilo 2003. Konsultita la 1an de Septembro 2021.
  2. Agricolae, Georgii De natura fossilium, Lib X. 1546, Froben, Bazelo, p. 367.
  3. Agricolae, Georgii De natura fossilium, Lib X. 1546, Froben, Bazelo, p. 479.
  4. 4,0 4,1 Gallizin, Dimitri, Recuil des noms par ordre alphabetique apropiés en minéralogie, 1802, Imprimerie de la Maison des Orphelins, Brunsvik. pp. 48-49.
  5. Díaz G. Mauriño, Carlos, Diccionario de términos mineralógicos y cristalográficos, 1991, Alianza Editorial, isbn = 84-206-5237-7 p. 66.
  6. On the composition of blende, Thomson, Thomas, 1814, en Annals of Philosophy, 4, 89-95
  7. Haüy, René Just, Traité de mineralogie, volumo IV. 1801, Chez Louis, Parizo, pp. 167-180.
  8. Glocker, Ernestus Friedericus, Generum et specierum mineralium, secundum ordines naturales digestorum synopsis, 1847, Eduardum Anton, Halae Saxonum, pp. 17-18.
  9. International Mineralogical Association: Commission on New Minerals and Mineral Names, 1980, Mineralogical Magazine, 43, 1053-1055.
  10. Palache, C., Berman, H. kaj Frondel, C. (1944). The system of mineralogy, vol.1. John Wiley & Sons. pp. 210-215. ISBN 0-471-19239-2.
  11. Hurai, V. kaj Huraiová, M. (2011). «Origin of ferroan alabandite and manganoan sphalerite from the Tisovec skarn, Slovakia». Neues Jahrbuch für Mineralogie - Abhandlungen, 188, 119-134.
  12. Di Benedetto, F., Bernardini, G.P., Costagliola, Pi, Plant, D. kaj Vaughan, D.J. (2005). «Compositional zoning in sphalerite crystals». American Mineralogist, 90, 1384-1392.
  13. Johan, Z. (1988). «Indium and germanium in the structure of sphalerite: an example of coupled substitution with copper». Mineralogy and petrology, 39, 2111-229.
  14. Torma, A.E. kaj Jiang, H. (1991). «Extraction Processes for Gallium and Germanium». Mineral Processing and Extractive Metallurgy Review, 7, 235-258.
  15. González, Valentín (14a de junio 2013). «Exposición a mercurio en Asturias. Informe de la Consejería de Sanidad a propósito del accidente de trabajo por exposición a mercurio en Asturiana de Zinc (AZSA)». Dirección General de Salud Pública. Consejería de Sanidad.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anthony, J. W.; Bideaux, R. A.; Bladh (1990). Handbook of Mineralogy. Mineral Data Publishing (en inglés) 1. Tucson (Estados Unidos). ISBN 0-9622097-0-8.
  • Calvo Rebollar, Miguel (2003). Minerales y minas de España. II. Sulfuros y sulfosales. Vitoria: Museo de Ciencias Naturales de Alava. ISBN 84-7821-543-3.
  • Iglesias, Mario (2016). Reocín. Una historia minera. Los Cántabros. ISBN 978-84-946476-0-4.