Armi Aavikko
Etoso
Armi Aavikko | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Armi Anja Orvokki Aavikko |
Naskiĝo | 1-an de septembro 1958 en Helsinko |
Morto | 2-an de januaro 2002 (43-jaraĝa) en Espoo |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Ŝtataneco | Finnlando |
Okupo | |
Okupo | kantisto modelo partoprenanto de belec-konkurso |
Armi Anja Orvokki AAVIKKO (naskiĝinta la 1-an de septembro 1958 en Helsinko, mortis la 2-an de januaro 2002 en Helsinko) estis finna belulino kaj popkantistino. Estas dirite, ke ŝia antaŭnomo estis kiel prognozo – ŝi ricevis sian nomon laŭ Armi Kuusela. Ŝi estis elektita Miss Suomi ("Fraŭlino Finnlando") 18-jara en 1977, kaj en Miss Skandinavia-konkurso ŝi fariĝis la tria. Aavikko kunlaboris longe kun Danny (kantisto). Ili estis populara duopo Danny & Armi. La duopo estis populara speciale en 1977–1982. Ĝiaj forurkantoj estis ekzemple Tahdon olla sulle hellä kaj Kaiken sulle antaisin. En siaj lastaj jaroj Aavikko havis deprimajn kaj alkoholajn problemojn. Aavikko mortis je pneŭmonito.