We Shall Overcome

El Vikipedio, la libera enciklopedio

We Shall Overcome (en libera traduko: "Ni superiĝos") estas protesta kanto usona, kiu fariĝis unu el la himnoj de la Afrikusona Civilrajta Movado.

La kanto gajnis ĝeneraligitan publikecon kiam popola kantistino Pete Seeger aranĝis melodion por ĝi kaj ŝanĝis ĝian kantotekston. La versio de Seeger estas la konata versio de la kanto, kiun ankaŭ prezentis Joan Baez, Peter, Paul kaj Mary, Mahalia Jackson kaj Bruce Springsteen (kiuj publikigis tutan diskon de sia prezentado de la kantoj de Seeger).

La originoj de la kanto estas en gospela himno verkita de pastro Charles Tindley el Filadelfio en 1901. Tindley estis pastro en la Afrika Metodista-Episkopa-Preĝejo, laŭ frazoj kaj psalmaj pasejoj popularaj inter lia parokanaro (posteuloj de sklavoj, kiuj fuĝis norden); kaj eĉ la sloganoj en la unuaj kunvenoj inter blankaj ministoj kaj afrik-usonanoj jam en la 19a jarcento. En 1946 ĝin kantis la strikantaj virinaj laboristoj de la American Tobacco Company (plej multaj el ili estis afrik-usonanoj) dum sia striko en Charleston, Suda Karolino. Tamen Seeger ŝanĝis la kantotekston kaj adaptis la melodion.

En la 2000-aj jaroj, la kanto estis uzata por plua protesto, preter la lukto por egalrajtigoj por afrik-usonanoj. Ekzemple, Baez aperis en 2006 kaj kantis la faman kanton, proteste kontraŭ provo detrui legomĝardenon en Kalifornio.

Post jura diskuto pri la kopirajto de la kanto en 2018, la distribuanto de la kopirajto liberigis ĝin de kopirajto pro kortuma kompromiso. [1] [2]

Esperantigo[redakti | redakti fonton]

La kanto estis tradukita en Esperanton de Wouter PILGER kun la titolo, "Venkos ni en gloro". Ĝi spekteblas en YouTube.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Karr, Rick, "Federal Judge Rules First Verse Of 'We Shall Overcome' Public Domain", NPR, 11a de Septembro, 2017.
  2. Wolf Haldenstein Frees the Copyright to we Shall Overcome, the US's Most Powerful Song. Wolf Haldenstein. Arkivita el la originalo je 2020-09-22. Alirita 3a de Februaro 2018.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]