Giottino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giottino
(1324-1369)
"Pieco de Sankta Remiĝo", ĉirkaŭ 1365
"Pieco de Sankta Remiĝo", ĉirkaŭ 1365
Persona informo
Naskiĝo floris el 1324
en Florenco, Respubliko de Florenco
Morto 1369
en Florenco, Respubliko de Florenco
Familio
Patro Stefano Fiorentino vd
Profesio
Okupo pentristo • skulptisto vd
Verkado
Verkoj Lamentation over the dead Christ vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tommaso di Stefano aŭ “Maso di Stefano”, pli konata kiel "Giottino" estis florenca pentristo kaj skulptisto, filo de Stefano de Florenco kiu studis la verkojn de Giotto, kaj sukcesis alpropriĝi tiel multe pri la stilo de sia majstro kiu konkeris la alnomon de Giottino.

Giotto di Maestro Stefano estas dokumentita nur dufoje: en 1368 li enskribiĝis en la registro de la gildo de la florencaj pentristoj, kaj en 1369 li aperas kiel unu el la ekipo de asistantoj, kune kun Giovanni da Milano kaj Agnolo Gaddi, laborante kune kun Giovanni Gaddi sur freskaj ornamaĵoj (hodiaŭ perditaj) por la Vatikana Palaco.

La profesio de sia patro estas nekonata, kvankam kelkaj modernaj erudiciuloj hipoteze asocias ĉi tiun Stefanon kun Stefano Fiorentino, lernanto de Giotto kiu estis ankaŭ, laŭe historiisto Filippo Baldinucci el la 17-a jarcento, nepo de Giotto. Kredante ke tiaj hipotezoj estas korektaj, Giottino estus estinta pranepo de Giotto.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

La patro de Giottino, majstro Stefano Fiorentino, estis mem fama pentristo en la lernejo de Giotto; lia naturalismo gajnis al li la nomon "Scimmia della Natura", la "Simio de la Naturo" pro sia perceptita realismo. Li instrukciis sian filon, kiu sin dediĉis al studado de la verkoj de la granda Giotto. Ekde kiam li formis sian stilon pri la verkoj de Giotto, Maso fariĝis konata kiel Giottino aŭ la "eta Giotto".

"Pieco de Santa Remiĝo”, (detalo).

La freskoj en la kapelo de San Silvestro en la florentina "Baziliko de Santa Croce" estis atribuataj al Giottino; ĉi tiuj reprezentas la miraklojn de Papo Sankta Silvestro kiel rakontite en la "Ora Legendo".

Multaj aliaj verkoj estis atribuitaj al Giottino inkluzive de la "Aperado de la Virgulino al Sankta Bernardo" kaj ia marmora statuo starigita sur la florentina kampanilo.

Giorgio Vasari, la kronikisto de la Itala Renesanco, inkluzivas biografion de Giottino en la dua parto de liaj famaj "Vivoj de la Plej Bonegaj Pentristoj, Skulptistoj kaj Arkitektoj" (Le Vite dei'più eccellenti pittori, scultori, e architettori da Cimabue insino a 'tempi nostri).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj