William Prout

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Prout
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1785 (1785-01-15)
en Horton
Morto 9-an de aprilo 1850 (1850-04-09) (65-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Universitato de Edinburgo vd
Familio
Edz(in)o Agnes Adam vd
Profesio
Okupo kemiistokuracisto vd
Laborkampo kemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William PROUT (1785-1850) estis angla multflanka fizikisto, fiziologa kuracisto kaj kemiisto, kiu faris gravajn esplorojn en la kampoj de la medicino, fiziologio, meteorologio kaj kemio. Li studis la procezojn de digesto, spiradon kaj formadon de la sango, la urinan sistemon, la urinon kaj la urinajn ŝtonojn, li identigis la ĉeeston de klorida acido (1823) en la gastra suko kaj proponis la teorion, ke la atomaj pezoj de la elementoj estas la entjeran multoblon de la maso de la hidrogeno (hipotezo de Prout).

Prout estis la unua, kiu rekonis la organikan difektigon de la histoj. En 1827 li proponis klasadon de la nutraĵoj en sakarinaj (karbonhidratoj), oleaj (grasoj) kaj albuminaj (proteinoj). En la 11-a de decembro 1823, en la "Reĝa Kolegio de Kuracistoj" li prezentis sian verkon: "Pri la naturo de acidaj kaj salaj materioj kutime trovataj en la stomakoj de la bestoj"[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Malsamaj specioj de urinaj kalkuloj observitaj de William Prout.

Prout naskiĝis en Horton, Gloucestershire en 1785 kaj edukita ĉe 17 jaroj de kleriko, sekvita de la Akademio Redland en Bristol kaj la Universitato de Edinburgo, kie li diplomiĝis en 1811 pri medicino. Lia profesia vivo estis kiel praktikanta kuracisto en Londono, sed li ankaŭ okupiĝis pri kemia esplorado.

Li estis aktiva laboristo pri biologia kemio kaj faris multajn analizojn pri la sekrecioj de vivantaj organismoj, kiujn li kredis produktiĝi pri la disrompiĝo de la korpaj ŝtofoj. En 1823, li malkovris, ke la stomakaj sukoj enhavas kloridan acidon, kiu povas esti apartigita de gastra suko per distilado.

En 1827, mi proponis la klasifikon de la substancoj en la manĝaĵoj en sukerojn kaj amelojn, oleajn korpojn kaj albumenon, kiuj poste estus konataj kiel karbonhidratoj, grasoj kaj proteinoj.

Prout estas pli bone memorata tamen pro siaj esploroj pri fiziko-kemio. En 1815, surbaze de la tiutempaj disponeblaj atomaj pezoj, li anonime hipotezis, ke la atoma pezo de ĉiu elemento estas entjera multoblo de la hidrogeno, sugestante, ke la hidrogena atomo estas la sola vere fundamenta partiklo (kiun li nomis protilo), kaj ke la atomoj de la aliaj elementoj konsistas el grupiĝoj de diversaj nombroj da hidrogenaj atomoj.

Kvankam la hipotezo de Prout ne estis konfirmita per postaj pli precizaj mezuroj de atompezoj, ĝi estis vidpunkto sufiĉe fundamenta por la kompreno pri la strukturo de la atomo, ke en 1920, Ernest Rutherford elektis la nomon de la ĵus malkovrita protono por, inter aliaj kialoj, doni meriton al Prout.

Prout kontribuis por la plibonigo de la barometro, kaj la Reĝa Societo de Londono adoptis lian projekton kiel nacian normon.

Li estis elektita ano de la “Reĝa Societo de Londono” en 1819. Li faris la Goulstonian Prelegon por la “Reĝa Kolegio de Kuracistoj” en 1831 pri la apliko de la kemio al al medicino.

Prout verkis la okan Traktaĵon de Bridgewater, “Kemio, Meteorologio kaj la Funkcio de la Digesto”, konsideritan rilate al la Natura Teologio. Ĝuste en ĉi tiu verko li kreis la esprimon "konvekcio" por priskribi specon de energitransigo.

En 1814, Prout edziĝis kun Agnes Adam, filino de Alexander Adam, de Edinburgo, Skotlando, kaj kune ili havis ses infanojn. Prout mortis en Londono en 1850 kaj estis entombigita en la Tombejo Kensal Green.

La "Prout" estas unuo de nuklea ligo-energio, kaj estas 1/12 la ligo-energio de la deŭterono, aŭ 185,5 keV. Ĝi ricevis la nomon de William Prout. "Proutons" estis unu el la unuaj kandidatoj por la nomo de tio, kio nun nomiĝas protonoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. On the nature of Acid and Saline Matters Usually Existing in the Stomachs of Animals.