Nicolaus Episcopius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolaus Episcopius
(1501-1564)
"Declarationes Desiderius Erasmi Roterdami, ad Censuras Lutetiae vvlgatas sub Facultatis Theologiae Parisiensis, uigilanter recognite per autorem & auctae" ("La deklaroj de Desiderius Erasmus de Roterdamo, publikigitaj ĉe la Pariza Cenzuro sub la Teologia Fakultato de Parizo, estas zorge recenzitaj de la aŭtoro kaj pligrandigitaj"), verko de Erasmo de Roterdamo, eldonita de Nikolao Episkopo, en 1532.
"Declarationes Desiderius Erasmi Roterdami, ad Censuras Lutetiae vvlgatas sub Facultatis Theologiae Parisiensis, uigilanter recognite per autorem & auctae" ("La deklaroj de Desiderius Erasmus de Roterdamo, publikigitaj ĉe la Pariza Cenzuro sub la Teologia Fakultato de Parizo, estas zorge recenzitaj de la aŭtoro kaj pligrandigitaj"), verko de Erasmo de Roterdamo, eldonita de Nikolao Episkopo, en 1532.
Persona informo
Naskiĝo 1501
en Rittershoffen, Alzaco,  Sankta Romia Imperio
Morto 7-a de marto 1564
en Bazelo, Svisio
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Bazelo
Profesio
Okupo presisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicolaus Episcopius la Maljuna (1501-1564) aŭ Niklaus Bischoff, estis germana humanisto, presisto kaj eldonisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nikolao Episkopo (latine episkopo) naskiĝis en 1501 en Rittershofen proksime al Weissenburg en la Malsupra Alzaco. Post metilernado kiel presisto en Mondidier en Bresse (?), li enskribiĝis en la Universitato de Bazelo somere 1518.

Pli malfrue somere 1519 Episkopo li iĝis provleganto por la konata bazela presisto kaj eldonisto Johann Froben, kies filo, Hieronymus Frobenius, li estis amiko. En 1520 li ricevis civitanecon en Bazelo, kaj samjare li ricevis magistrecon kune kun Hieronimo.

En 1529 li edziĝis al la fratino de Hieronimo, Justina Froben. En la sama jaro Episkopo aliĝis al la komunumo de heredantoj, kiuj daŭrigus la butikon de sia bopatro kaj al kiu apartenis lia bofrato kaj Johannes Herwagen la Maljuna ("Officina Frobeniana").

Epitafo de Nicolaus Episcopius en la Petro-preĝejo en Bazelo.

La 16-an de aprilo li estis akceptita kiel presisto en la Gildo de la safrano. Post kiam Herwagen forlasis la preskomunumon en 1531, Nicolaus Episkopo kaj Hieronymus Froben dividis la administradon de la kompanio, kun Episkopo ĉefe respondeca pri la komerca parto. En 1537 li ricevis blazon-ateston (germane Wappenbrief[1]) de la imperiestro Karolo la 5-a. En 1542 li fariĝis membro de la geedzeca kortumo kaj poste ekokupis plurajn municipajn oficojn.

Episkopo loĝis en la Domo de la fotelo ("Haus zum Sessel") en Totengässlein (antaŭe la domo de Johannes Froben). Kiel Hieronymus Froben, li estis proksima amiko de Erasmo de Roterdamo, kaj kune kun Hieronymus Froben li funkciis kiel lia jurreprezentanto. Li korespondis kun fakuloj kiel Beatus Rhenanus, Joachim Camerarius la Maljuna, Wolfgang Musculus kaj Joachimus Vadianus.

En 1557 li publikigis presaĵon kune kun Matthias Harscher, kiu ĉiam laboris kun Hieronymus Froben; nur post la morto de la partnero, en 1563, estis ankoraŭ portempa kunlaboro kun Johannes Oporinus. Nikolao Episkopo mortis la 7-an de marto, 1564 pro ftizo. Liaj filoj Nikolao Episkopo la Juna kaj Eŭsebio Episkopo transprenis lian oficon.

La presisto Niklaus Bischoff tradukis sian nomon al Episcopius en la latinaj kuntekstoj, kaj per ĉi tiu nomo li estas konata samkiel liaj sekvaj posteuloj, kiuj produktas librojn. La vera familia nomo tamen restis Bischoff, kaj en germanaj presaĵoj li nomis sin tiel, ekzemple: "per Jeronymus Froben / kaj Niclaus Bischoff" (Georg Agricola: libroj de Vom Bergkwerck XII. Bazelo 1557, sur la fino de la presaĵo).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. oficiala dokumento kiu rajtigas uzi difinitan blazonon
  2. Poems
  3. Historisches Familienlexikon der Schweiz