Éva Meister

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Éva Meister
Éva Meister en 2021
Éva Meister en 2021
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1956 (1956-05-02) (67-jaraĝa)
en Hoghiz
Lingvoj hungara
Ŝtataneco RumanioHungario
Alma mater Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat
Familio
Edz(in)o Lajos Molnár H.
Okupo
Okupo aktoroteatrestro
vdr

Éva Meister [mejster], laŭ hungarlingve kutima nomordo Meister Éva estas hungara aktoro, instruisto. Ŝia edzo estis Lajos Molnár H..

Éva Meister en 2019

Éva Meister[1] naskiĝis la 2-an de majo 1956 en Hoghiz (Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Éva Meister apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi frekventis kalvinanan kolegion en Sfântu Gheorghe, ŝi maturiĝis en hungarlingva gimnazio en Brașov, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István. Ŝi komencis sian aktoran karieron en hungarlingva teatro de Târgu Mureș. Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 gefilojn. Pro molestado de la komunistoj la familio disidis en Hungarion en 1987. En la sekva jaro ŝi estis aktoro de Teatro Szigligeti (Szolnok), poste ŝi instruis infanaktorojn kaj ŝi ankaŭ reĝisoris iliajn teatraĵojn. Samtempe ŝi estas prezentisto pri memstaraj literaturaj programoj. Ŝi ricevis hungarajn premiojn en 2015 kaj 2019.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]