Ĥadiĝa bint Ĥuvajlid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥadiĝa bint Ĥuvajlid
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 555
en Mekko
Morto 620
en Mekko
Lingvoj klasika araba
Familio
Patro Khuwaylid ibn Asad
Patrino Fatima bint Za'idah
Frat(in)oj Hizam ibn Khuwaylid • Awwam ibn Khuwaylid • Halah bint Khuwailid • Nawfal ibn Khuwaylid
Edz(in)o Mohamedo
Infanoj Qasim ibn Muhammad • Fatima bint MuhamadRukajja bint Muhammad • Zainab bint Muhammad • Umm Kulthum bint Muhammad • Abd-Allah ibn Muhammad • Hind ibn Abi Hala
Okupo
Okupo entreprenisto • wholesale merchant • komercisto
vdr

Ĥadiĝa bint Ĥuvajlid aŭ angla-literume Khadija bint Khuwaylid (arabe خَدِيجَة بِنْت خُوَيْلِد, Ĥadīĝa bint Ĥuŭajlid, ĉirkaŭ 555[1] – 22a de Novembro 620[2]), ofte konata kiel Ĥadiĝa, estis la unua edzino de Muhammad kaj unua sekvanto de la Islama profeto Muhammad. Ĥadiĝa estis la filino de Ĥuvajlid ibn Asad, estro de la tribo de Kurajŝoj en Mekko, kaj sukcesa negocisto per si mem.

Ĥadiĝa estas ofte referencata de islamanoj kiel "Patrino de la Kredantoj". Ŝi estas unu el la plej gravaj inaj figuroj en Islamo. Ŝi estas unu el la kvar "sinjorinoj de la ĉielo" en Islamo, kun sia filino Fatima, Aiŝa kaj Marjam.[3] Muhammad estis monogame edzo de Ĥadiĝa dum 25 jaroj.

Ĉirkaŭ 595 tiam dungintino de Mohamedo, la 15-jare pli aĝa negocistvidvino Ĥadiĝa (555?–619) el la alte taksita familio ʿAbd al-ʿUzzā, proponis al li geedziĝon. Per ŝia helpo Mohamedo atingis financan sendependecon kaj socian sekurecon, kio estis granda ŝanĝo en lia vivo. Ĥadiĝa estis la unua persono, kiu kredis je la mesaĝo de Mohamedo. Tial la islama historio rigardas ŝin la unua islamanino en Mekao. Kune ili havis gefilojn, inter ili la filinon Fatima, la sola de iliaj gefiloj kiu mem havis idojn.[4] De ŝi devenas ĉiuj posteuloj de Mohamedo. Ĥadiĝa, Ali ibn Abi Talib kaj Abu Bakr, la unua kalifo post la morto de Mohamedo, estis laŭtradicie la unuaj islamanoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . The Age of Khadija at the Time of her Marriage with the Prophet: Abstract (4 December 2017). Arkivita el la originalo je 15a de Aprilo 2019. Alirita 15a de Aprilo 2019.
  2. al-Tabari. History of Al-Tabari, Vol. 39, p. 161.
  3. Encyclopaedia of the Quran. Leidan: Brill, 2001. Print.
  4. Pri la gefiloj de tiu geedzeco, vidu: Meir J.Kister: The Sons of Khadīja. En: Jerusalem Studies in Arabic and Islam. 16 (1993). p.59–95

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2007-10-14 per la retarkivo Wayback Machine