Ĝuvajrija bint al-Harith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝuvajrija bint al-Harith
Persona informo
جويرية بنت الحارث‎
Naskiĝo 30-an de novembro 607 (0607-11-30)
en Medino
Morto 1-an de aprilo 676 (0676-04-01) (68-jaraĝa)
en Medino
Tombo Al-Baqi' vd
Religio islamo vd
Familio
Edz(in)o Mohamedo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĝuvajrija bint al-Harith aŭ angla-literume Juwayriyya bint al-Harith (en araba جويرية بنت الحارث) estis edzino de la profeto Mohamedo, kaj konsiderata de islamanoj kiel "la patrino de la kredantoj". Ŝi edziniĝis al Mohamedo, kiam li estis 58-jaraĝa kaj ŝi 20-jaraĝa.

Ŝi estis filino de Al-Harith ibn Abi Dirar, la estro de la tribo Banu Mustalik, kiu estis venkita de islamanoj kun sia tribo en la batalo de la puto Al-Marisa. Kiel bela junulino, ŝi estis parto de la militakiro, atribuita al sekvanto de Mohamedo, nome Thabit ibn Muhammad ibn Kajs ibn Al-Ŝammas; sed ŝi preferis esti kun la profeto, kaj tiel pliboniĝis la situacio de ŝia tribo, kiu islamiĝis tiukadre. Ŝi mortis estante 65-jaraĝa, kvindek jarojn post la migrado kaj estis entombigita kun la cetero de edzinoj de Mohamedo en Ĝannat al-Baki.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ahmar Ghadanfar, Mahmood. Great Woman of Islam. p. 110.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alfred Guillaume, The Life of Muhammad: traduko de la verko de Ibn Ishaq nome Sirat Rasul Allah.