András Nagy Bandó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Nagy Bandó
András Nagy Bandó en 2012
András Nagy Bandó en 2012
Persona informo
Naskonomo Nagy András
Naskiĝo 12-an de novembro 1947 (1947-11-12) (76-jaraĝa)
en Deszk
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Natália Nagy
Okupo
Okupo komikistoaktoroverkisto
vdr

András Nagy Bandó [andrAŝ nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Bandó András estas hungara humuristo, karikaturisto, politikisto. Lia origina familia nomo estis nur Nagy, lia filino estis Natália Nagy.

András Nagy[1][2] naskiĝis la 12-an de novembro 1947 en Deszk.

András Nagy Bandó en 2013

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Nagy Bandó maturiĝis en konstruteknika mezlernejo en la proksima Szeged. Inter 19631975 li estis karikaturisto same en Szeged, sed kelkfoje li estis ankaŭ amatora aktoro. En 1973 li akiris licencon pri privata artisto, post jardeko pri privata prezentisto. Tiutempe li ofte estis aŭdebla/videbla en Hungara Radio, respektive en Hungara Televizio, krome li kontribuis en gazetoj. En fino de la socialismo li establis la unuan hungaran tranoktejon por senhejmuloj. Li longe estis elektita vilaĝestro de Orfű. Li ricevis premiojn inter 1988–2013. Li edziĝis dufoje kaj havas 3 filinojn.

Liaj prozoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Úton-útfélen Budapest (1986)
  • Vészfék avagy Arccal a vasút felé? Dokumentumkönyv (dokumenta volumo, 1996)
  • Sosemvolt Toscana (romano, 2006)
  • A táltossá lett kiscsikó (fabelo, 2007)
  • Hát kik ezek? (2018)

Liaj poemaroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Családi szókincstár. Verses gyermeklexikon (por infanoj, 2000)
  • 333 haIQ (2005)
  • Nagyon fájl. Az énem harmadik oldala (2011)
  • Verselő betűk és számok. 5-7 éves gyerekeknek és szüleiknek (por infanoj, 2013)

Liaj televiziaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szeszélyes évszakok (serio, 1985-1990)

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]