Ocean's Eleven

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ocean's Eleven
filmoRefilmado
Originala titolo Ocean's Eleven
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 5 dec. 2001, 10 jan. 2002, 2001
Ĝenro heist film, komedia filmo, mistera filmo, aventura filmo, agfilmo
Kameraado Steven Soderbergh
Reĝisoro(j) Steven Soderbergh
Produktisto(j) Jerry Weintraub
Scenaro Ted Griffin • Harry Brown • Charles Lederer
Filmita en Nov-Ĵerzejo • Kalifornio • Ĉikago • Las Vegas Valley • Santa Monica • Bellagio Hotel & Casino
Loko de rakonto Florido • Bellagio Hotel & Casino
Muziko de David Holmes
Rolantoj George Clooney • Brad Pitt • Bernie Mac • Elliott Gould • Casey Affleck • Scott Caan • Don Cheadle • Carl Reiner • Matt Damon • Eddie Jemison • Andy García • Julia Roberts • Joshua Jackson • Angie Dickinson • Henry Silva • Barry Watson • Holly Marie Combs • Jerry Weintraub • Lennox Lewis • Scott L. Schwartz • Shane West • Qin Shaobo • Steven Soderbergh • Topher Grace • Wayne Newton • Wladimir Klitschko • David Jensen • Vincent M. Ward • David Leitch • Kerry Rossall
Produktinta firmao Warner Bros. 
Jerry Weintraub Productions 
Section Eight Productions
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Ocean's Eleven (angle "La dekunuopo de Ocean") estas usona komedia filmo pri ŝtelistoj de 2001 reĝisorita de Steven Soderbergh kaj verkita de Ted Griffin. Ĝi estas refilmigo de la samnoma filmo de 1960. Ocean's Eleven havas ĉefaktoraron, kiu inkludas George Clooney, Brad Pitt, Matt Damon, Don Cheadle, Andy García, Bernie Mac kaj Julia Roberts. La rakonto sekvas amikojn de Danny Ocean (Clooney) kaj Rusty Ryan (Pitt), kiuj planas ŝtelon de 160 milionoj da dolaroj de kazinoposedanto Terry Benedict (García), la amanto de la eksedzino de Ocean, Tess (Roberts).[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Post liberigo el malliberejo, Danny Ocean (George Clooney) malobservas sian provizoran liberigon vojaĝante al Kalifornio por renkonti sian kunulan krimulon kaj amikon Rusty Ryan (Brad Pitt) por proponi ŝtelon. La du iras al Lasvegaso por prezenti la planon al riĉa amiko kaj eksa posedanto de kazino Reuben Tishkoff (Elliott Gould). La plano konsistas el samtempe rabado de la Bellagio, la Mirage kaj la MGM Grandkazinoj. La kono de Reuben pri kazina sekureco tre malemigas lin partopreni sed kiam li pensas pri ĝi kiel bona maniero venki sian rivalon Terry Benedict (Andy García), kiu posedas ĉiujn tri kazinojn, li konsentas financi la ŝtelon. La tri viroj scias ke la nevada ludkomisiono postulas, ke kazinoj havu sufiĉe da mono por kovri ĉiujn vetojn kaj ili antaŭvidas ke en la venonta nokto de tre atendita boksa matĉo, la Bellagio enhavos pli ol $ 150 000 000.

Danny kaj Rusty varbas ok eksajn kolegojn kaj krimajn specialistojn: Linus Caldwell (Matt Damon), juna kaj talenta poŝŝtelisto; Frank Catton (Bernie Mac), kazina laboristo kaj trompisto; Virgil (Casey Affleck) kaj Turk Malloy (Scott Caan), paro da talentaj mekanikistoj; Livingston Dell (Eddie Jemison), sperta pri elektroniko kaj komputiloj; Basher Tarr (Don Cheadle), eksperto pri eksplodaĵoj; Saul Bloom (Carl Reiner) maljuna trompisto; kaj "La Mirinda" Yen (Shaobo Qin) akrobato. Pluraj grupanoj faras esploradon ĉe la Bellagio por lerni kiel eble plej multe pri la sekureco, la rutinoj, la kondutoj de la kazina personaro kaj la konstruaĵo mem. Aliaj membroj kreas precizan kopion de la trezorejo, kiun la spektantaro kredas konstruita nur por praktiki manovradon per siaj timindaj sekurecaj sistemoj. Dum tiu ĉi plana fazo, la teamo malkovras ke la eksedzino de Danny, Tess, estas la fianĉino de Benedict. Rusty instigas Danny rezigni pri la plano, kredante Danny malkapabla je sana juĝo dum Tess estas engaĝita, sed Danny rifuzas.

Dum la nokto de la batalo, la plano ekkomencas. Danny aperas ĉe la Bellagio intence por esti vidita de Benedict, kiu, kiel antaŭdirite enfermas lin en provizejo kun la pordisto Bruiser. Tamen, Bruiser estas komplico de Danny kaj permesas al li aliri la aertruosistemon kaj aliĝi al sia teamo kiam ili kaptas la trezorejon, koincide kun agadoj de siaj aliaj grupanoj en kaj ĉirkaŭ la kazino. Rusty telefonas Benedict per poŝtelefono, kiun Danny faligis en la mantelon de Tess pli frue kaj rakontas al li ke krom se li lasas ilin havi duonon de la mono en la trezorejo, ili eksplodigos ĝin; Benedict vidas videofilmon, kiu konfirmas la aserton de Rusty. Benedict obeas, havante siajn korpogardistojn, kiuj portas la ŝarĝitajn sakojn al atendanta kamioneto veturita per teleregilo. Benedict petas al siaj gardistoj sekvi la kamioneton dum li vokas SWAT-teamon por provi sekurigi la trezorejon. La alveno de la SWAT-teamo kaŭzas interpafadon, kiu eksplodigas la eksplodaĵojn kaj forbruligas la restantan monon. Post aserti la lokon alie sekuran, la SWAT-teamo kolektas sian ilaron kaj foriras.

Ĉar Benedict alvenas por ekzameni la detruitan monon, liaj viroj sekvas la kamioneton kaj trovas la saketoj nur plenaj de flugfolioj pri prostituitinoj. Benedikto ekkomprenas ke la sekuraca video de la rabo kiun li spektis estis muntado, ĉar la planko ne havis la emblemon de Bellagio, kiu estis ĵus instalita. En retromemoro vidiĝas kiel Danny kaj lia teamo uzis la kopion de la fotilo por krei la falsan vidon, kiun Benedict vidis kaj aktoris kiel membroj de SWAT, prenante la monon el la kazino sen veki suspektojn respondante al la voko de Benedict. Li iras al la ĉambro kie li forlasis Danny kaj trovas lin tie batita, kun neniu maniero ligi lin al la rabo. Dum Tess spektas la sekurecajn registradojn, Danny konfesos al Benedict ke li forlasus Tess se li povus reakiri la monon. Danny diras, ke post 72 horoj li povas ekscii, kiu prenis la monon, sed Benedict ordonas al siaj viroj transdoni Danny al la polico pro malobservado de sia provizora liberigo. Post restado de tri aŭ ses monatoj en malliberejo, Rusty kaj Tess iras por atendi lin ĉe la elirejo kaj ili tri foriras per aŭto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

La 11 de Ocean[redakti | redakti fonton]

  • George Clooney kiel Daniel "Danny" Ocean
  • Brad Pitt kiel Rusty Ryan
  • Matt Damon kiel Linus Caldwell
  • Don Cheadle kiel Basher Tarr
  • Scott Caan kiel Turk Malloy
  • Casey Affleck kiel Virgil Malloy
  • Elliott Gould kiel Reuben Tishkoff
  • Bernie Mac kiel Frank Catton/Ramón Escalante
  • Eddie Jemison kiel Livingston Dell
  • Carl Reiner kiel Saul Bloom
  • Shaobo Qin kiel "La mirinda" Yen

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Kameoj[redakti | redakti fonton]

  • Kvin televidaj aktoroj aperas ludante en sceno, kie Rusty instruas ilin ludi pokeron:
  • Steven Soderbergh kiel banka ŝtelisto
  • Siegfried & Roy kiel si mem
  • Wayne Newton kiel si mem
  • Henry Silva kaj Angie Dickinson kiel si mem
  • Vladimir Kliĉko kiel si mem
  • Lennox Lewis kiel si mem
  • Jerry Weintraub kiel kazina ludisto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clooney may be 'Unfaithful' (angle). Variety. Alirita 2021-05-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]