Dead Man Walking

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dead Man Walking
filmo
Originala titolo Dead Man Walking
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 29 dec. 1995, 11 apr. 1996, 1995
Ĝenro mallibereja filmo, jura dramo, krimfilmo, filma dramo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Roger Deakins
Reĝisoro(j) Tim Robbins
Produktisto(j) Jon Kilik
Scenaro Tim Robbins
Filmita en Nov-Orleano
Loko de rakonto Luiziano
Muziko de David Robbins
Rolantoj Susan Sarandon • Sean Penn • Margo Martindale • Robert Prosky • Lois Smith • Jack Black • Celia Weston • R. Lee Ermey • Peter Sarsgaardd • Jon Abrahams • Scott Wilson • Larry Pine • Nesbitt Blaisdell • Raymond J. Barry • Kevin Cooney • Clancy Brown • Eva Amurri • Scott Sowers • Michael Cullen • Barton Heyman
Produktinta firmao PolyGram Filmed Entertainment 
Working Title Films
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino
IMDb
vdr

Dead Man Walking (konata kiel MortopunoPiediranta mortinto) estas usona filmo de dramo de 1995, verkita, produktorita kaj reĝisorita de Tim Robbins, en kiu ludas Susan Sarandon kaj Sean Penn.

La filmo estas bazita sur realaj faktoj. La monaĥino Helen Prejean estis la spirita konsilisto de Mathew Poncelet, supozita murdisto kondamnita al mortopuno en la usona subŝtato Luiziano en 1982 pro la murdo de du adoleskuloj. El tiu rilato kun Sonnier aperis ŝia libro ("Dead Man Walking"), spirita atesto ege emocia pri la usona kriminala jura sistemo. Ŝia laboro tiukadre startis en Novorleano en 1981, kiam ŝi akceptis partopreni en projekto de apogo al mortokondamnitoj. Fakte ŝia unua laboro estis teni korespondadon kun Sonnier. Post tio Sonnier estis la unua persono kiun ŝi vidis ekzekutita.

En sia libro kaj en la filmo, la monaĥino Helen Prejean ne montras romantikan rigardon de la krimuloj, kvankam el la filmo oni povas dedukti eraran impreson. Ŝi celis eksponi la doloron kaj suferon de ĉiuj kiuj iel rilatas al la mortopuno: krimuloj, samfamilianoj de la viktimoj, provozoj kaj ekzekutistoj, nome la tuta la socio.

La filmo ricevis diversajn premiojn, nomumojn al Oskar-premioj kaj almenaŭ unu Oskar-premion por Susan Sarandon, krom premiojn en la Berlinale, la Premion David di Donatello kaj aliajn.