Trikinozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trichinella spirallis en muskola histo.

Trikinozotriĥinozo, nomita ankaŭ trikinelozo, triĥinelozotrikiniozo, estas parazita malsano kaŭzita de nematodo de la genro Trichinella, kiun oni akiras pro la konsumado de viando kun larvoj de la parazito. Ĝi okazigas stomakintestajn simptomojn (diareo), muskola kaj artikla doloroj.

Etiologio[redakti | redakti fonton]

La malsano estas okazigita de specioj de la genro Trichinella. Ties ĉefaj specioj estas la jenaj:

  • Trichinella spiralis
  • Trichinella nativa
  • Trichinella pseudospiralis (ĝi ne formas kistojn)
  • Trichinella britovi
  • Trichinella nelsoni

Epidemiologio[redakti | redakti fonton]

La kontaĝo okazas pro la engluto de viando el porko, infestata de larvoj de tiu parazito enkistigitaj en muskolaj ĉeloj aŭ muroj el graso kiuj transformiĝas en patraj ĉeloj, kie vivas la parazito. Tiuj larvoj iĝas maturaj en la maldika intesto de tiu kiu faris la engluton. La gravedaj inoj enhavas 1000 ĝis 1500 ovojn kiuj maturaj eloviĝas en ties interno, pro kio la inoj liberigas la larvojn liberajn.