Bastien und Bastienne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bastien und Bastienne
drama muzika verko • muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
Ĝenro Kantoteatraĵoopero
vdr

Bastien und Bastienne (Bastiano kaj Bastianino) estas singspiel opero unuakta, komponita de Wolfgang Amadeus Mozart (1768) bazita sur teksto de F.W. Weiskern kaj A. Schachtner. Ĝi havas la numeron KV 50. En la lasta katalogo Köchel: K6 46b.

"Paŝtisto kaj paŝtistino ripoze" de François Boucher (1761).

Bastiano kaj Bastianino estis unu de la unuaj operoj de Mozart, verkita en 1768 kiam li estis nur dekdu-jaraĝa. Oni supozas, ke tiu verko estis mendo de Franz Anton Mesmer, kreinto de la teorio de la "animala magnetismo" (mesmerismo), kiu poste estos parodiita en Così fan tutte) kiel satiro de la subĝenro "paŝtismo" tiam hegemonia, kaj specife kiel parodio de la opero Le devin du village de Jean-Jacques Rousseau. La germanlingva libreto estas de Friedrich Wilhelm Weiskern, Johann Heinrich Müller kaj Johann Andreas Schachtner, baze sur "Les Amours de Bastien et Bastienne" de Marie-Justine-Benoîte Favart kaj Harny de Guerville. Post supozita premiero en la teatro de la ĝardeno de Mesmer (kiu estas konfirmita nur per unu rakonto sen verigo fare de Nissen), ne estis reludita ĝis 1890. Oni ne pruvis ĉu oni premieris ĝin en Oktobro 1768 en Vieno, nek en alia momento en vivo de Mozart. La unua dokumentita ludo okazis la 2an de Oktobro 1890 en la Architektenhaus de Berlino.[1]

La uverturo de Mozart similas al tiu de la Simfonio n-ro 3 de Beethoven, nome Eroica. Oni dubas, ke Beethoven konis tiun neeldonitan pecon. Probabla klarigo estas ke ambaŭ komponistoj prenis la temon el la sama fonto, nuntempe nekonata.

Kvankam li estis tre juna, Mozart jam posedis elstarajn kapablojn por komponado por la homa voĉo, kaj intereson por la parodio kaj la banaleco kio atingos plenan floron en postaj verkoj. Bastiano kaj Bastianino estas eble la plej facila ludebla inter la verkoj de junaĝo de Mozart.

En la intrigo Bastianino turnas sin al magiisto Colas por rekuperi la amon supozeble perditan de Bastiano. Colas konsilas al Bastianino indiferenton por krei ĵaluzon al Bastiano, kiu siaflanke ĉiam amis Bastianinon, kiu per sia indiferento malesperigas Bastianon.

Famaj arioj[redakti | redakti fonton]

  • "Mein liebster Freund hat mich verlassen" – Bastienne
  • "Ich geh' jetzt auf die Weide" – Bastienne
  • "Befraget mich ein zartes Kind" – Colas
  • "Wenn mein Bastien einst im Scherze" – Bastienne
  • "Würd' ich auch, wie manche Buhlerinnen" – Bastienne
  • "Grossen Dank dir abzustatten" – Bastien
  • "Geh'! du sagst mir eine Fabel" – Bastien
  • "Diggi, daggi, shurry, murry" – Colas
  • "Meiner Liebsten schöne Wangen" – Bastien
  • "Er war mir sonst treu und ergeben" – Bastienne

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alier, R., Heilbron, M. kaj Sans Rivière, F., La discoteca ideal de la ópera, Planeta, Barcelona, 1995. ISBN 84-08-01285-1
  • Greenfield, E., kaj aliaj, The New Penguin Guide to Compact Discs, Penguin Group, 1988,
  • Poggi, A. y Vallora, E., Mozart. Repertorio completo, Ediciones Cátedra, 1994. ISBN 84-376-1258-6
  • Saak, S., “Operetta…in German” Mozart’s First German Singspiel, Notas a la grabación de Philips con U.C.Harrer.
  • Valentin, E., Guía de Mozart, Alianza Editorial, Madrid, 1988. ISBN 84-206-0362-7
  • La magia de la ópera (Catálogo Philips Classics), 1993