Erika Schirmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erika Schirmer
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1926 (1926-07-31) (97-jaraĝa)
en Czerwieńsk
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erika Schirmer (fraŭline Mertke; naskiĝinta la 31-an de julio 1926 en Czerwieńsk en Malsupra Silezio[1]) estas germana verkistino kaj iama infanvartistino kaj speciala pedagogino. Ŝi famiĝis antaŭ ĉio per la de ŝi komponita kaj tekstigita duonpolitika kanto Kleine weiße Friedenstaube, kiu tre popularis en GDR.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante forpelita el sia patruja regiono ŝi vivis unue ĉe Eichsfeld, antaŭ ekdeĵori en infanĝardeno sur la insulo Rügen. Ekde 1948 Schirmer estis en Nordhausen.[2] Post sukcesa finfaro de pegadogikaj studoj en 1956[3] ŝi laboris en bazlernejo en Salza (Nordhausen). Ekde 1972 ŝi zorgis pri handikapitaj infanoj kaj junuloj.[4]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Sovetia poŝtmarko de 1981 kun packolombo sur bildo de Pablo Picasso el 1949

Schirmer verkis Hunderte Gedichte, Lieder, Kinderreime, Kurzgeschichten, Kalender- und Kunstblätter sowie Scherenschnitte, kio temigis ofte la Harco-regionon kaj la ĉirkaŭaĵoj de Nordhausen. Ili prezentitis dum ne tute 120 ekspozicioj, ankaŭ migraj eksterlande en Polujo.[5] Ĉe la taggazeto Thüringer Allgemeine ŝi publikigis la versaĵojn sub la titolo Harzer Fingerhut. En 1948 aperis ŝia unua porinfana kanto Der Winter ist gekommen. Tutlande ŝi famiĝis danke al la orientgermana popolkanto kaj FDJ-pionira kanto Kleine weiße Friedenstaube pri packolombo kiun ŝi kreis samjare. Ĝi estiĝis post ekvido de afiŝo pri la pariza mondpackonferenco de 1949 kun la fama verko de Pablo Picasso La Colombe.[6].

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1996: (premio por elstara integradlaboro por fremduloj en Germanujo) Auszeichnung für Vorbildliche Integration von Aussiedlern in der BRD - fare de la germana parlamentprezidantino Rita Süssmuth
  • 1998: (artpremio) Kunstpreis des Landesverbandes der Vertriebenen für ihren Gedichtband Heimat, die ich meine – Nordhausen
  • 2004: (artpremio) Kunstpreis des Landesverbandes der Vertriebenen für ihr Gesamtwerk
  • 2011: Goldener Roland[7]
  • 2013: honora civitaneco en Nordhausen
  • 2014: honora civitaneco en la naskiĝurbo Czerwieńsk
  • 2016: (meritordonkruco germana) Verdienstkreuz am Bande des Verdienstordens der Bundesrepublik Deutschland[8]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Erika Schirmer en la germana Vikipedio.