Duvereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

La Budhisma doktrino de la duvereco aŭ de la du veroj (em Transliterumado Wylie bden pa gnyis) diferencigas inter du niveloj de satya (en Sanskrito; en Palia: sacca; vorto kun signifo de verorealo) en la instruoj de la Budho: nome la "konvencia" aŭ "provizora" (saṁvṛti) vero, kaj la "lasta" (paramārtha) vero.[1]

La preciza signifo varias inter la variaj budhismaj skoloj kaj tradicioj. La plej bone konata interpretado estas el la skolo Madhyamaka de Mahajana Budhismo, kies fondinto estis Nagarĝuno.[1] Por Nagarĝuno, la du veroj estas epistemologiaj veroj. Al la fenomena mondo oni atribuas provizoran ekziston. La karaktero de la fenomena mondo estas deklarita nek reala nek nereala, sed logike nedeterminebla. Finfine, fenomenoj estas malplenaj (sunĝata) de esenca memo aŭ esenco mem, sed ili ekzistas dependo el aliaj fenomenoj (Pratītyasamutpāda).[1]

En ĉina Budhismo, la sinteno de Madhyamaka estas akceptita kaj la du veroj referencas al la du ontologiaj veroj. Realo ekzistas en du niveloj, nome relativa nivelo kaj absoluta nivelo.[2] Bazite sur sia kompreno de la Mahajana Mahaparinirvana Sutro, la ĉinoj supozis, ke la instruo de Budha-naturo estis, kiel asertita de tiu sutro, la fina Budhisma instruado, kaj ke estas esenca vero super sunĝata kaj la du veroj.[3]

La doktrino de śūnyatā estas klopodo montri, ke estas nek propra nek strikte justigebla rigardi ajnan metafizikan sistemon kiel absolute valida. Ĝi ne kondukas al nihilismo sed markas mezan vojon inter troa naiveco kaj troa skeptikismo.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Matilal 2002, pp. 203-208.
  2. Lai 2003, p. 11.
  3. Lai 2003.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]