Kata Varga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kata Varga
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1954 (1954-03-17) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungarafrancarusagermanaEsperanto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj FilmoUniversitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Kata Varga laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Kata estas hungara-franca aktoro. Ŝia origina persona nomo estis Katalin, baldaŭ ŝi uzis ankaŭ la nomformon Kata-Lina.

Kata Varga[1][2] naskiĝis la 17-an de marto 1954 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kata Varga maturiĝis en muziklernejo en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris ekonomian diplomon en 1976 en Ekonomia Universitato Marx Károly. Ŝi estis nelonge ekonomo, pli poste ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1980. Ŝia ĉefinstruisto estis Imre Kerényi. Dum la sekvaj tri jaroj ŝi estis membro de la Teatro de Kecskemét. Inter 1983-1988 ŝi apartenis al ĉefurbaj teatroj aŭ en Teatro Csokonai (Debrecen). Inter 1990-1992 ŝi studis en aktorlernejo en Parizo helpe de stipendio, poste ŝi estis franclingva aktoro, sed ŝi estis ankaŭ franca-hungara tradukisto kaj interpretisto. Ŝi akiris francan ŝtatanecon. En 1993 ŝi establis teatran trupon. En 2005 ŝi hejmenvenis kaj aliĝis al la teatra vivo. En 2015 ŝi translokiĝis al fora vilaĝo Lócs, sed ŝi ne distranĉis la aktoran vivon. Ŝi ricevis premiojn inter 1980-2010.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Cserepek (1981)
  • Lutra (1986)
  • Feri és az édes élet (2001) - sociologo
  • La rafle (2010) - farmisto Lutétia

Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Vereség (1984)
  • Csinszka (1987) - Vonyica
  • Schwarzenberg (germana serio, 1989) - Tatjana
  • La rançon du chien (franca, 1996) - la batita virino
  • Ketten Párizs ellen (2015) - virino kun papago

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]