Homa, tro homa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Menschliches, Allzumenschliches
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Friedrich Wilhelm Nietzsche
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1878
Ĝenro filozofio
vdr
Unua eldono.

Homa, tro homa: Libro por liberaj spiritoj (germane Menschliches, Allzumenschliches: Ein Buch für freie Geister) estas libro de la 19a-jarcenta filozofo Friedrich Nietzsche, origine publikigita en 1878. Dua parto, Diversaj opinioj kaj maksimoj (germane Vermischte Meinungen und Sprüche), estis publikigita en 1879, kaj tria parto, La vagulo kaj lia ombro (germane Der Wanderer und sein Schatten), sekvis en 1880.[1]

Tiu ĉi libro estas la unua de Nietzsche en aforisma stilo, kio finfine hegemonios en lia verkaro, studante varion de konceptoj en mallongaj alineoj aŭ diraĵoj. Montrante admiradon al Voltaire kiel liberpensulo, sed ankaŭ rompon de lia amikeco kun la komponisto Richard Wagner kio okazis du jarojn antaŭe, Nietzsche dediĉis la originalan eldonon de 1878 de Homa, tro homa 'al la memoro de Voltaire en la celebro de la datreveno de lia morto, 30a de Majo, 1778'. Anstataŭ prefaco, la unua parto originale inkludis citaĵon el la verko de Descartes nome Discours de la Méthode. Pour bien conduire sa raison, et chercher la vérité dans les sciences. Nietzsche poste republikigis la tri partojn kiel du-voluma eldono en 1886, aldonante prefacon al ĉiu volumo, kaj forigante la citaĵon de Descartes same kiel la dediĉon al Voltaire.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nietzsche, Friedrich. [1878] 1908. Human, All Too Human: A Book for Free Spirits, tradukita de A. Harvey. Chicago: Charles H. Kerr & Co. OCLC 3359010. HathiTrust: 001386232. Alirita la 20an de Aŭgusto 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]


Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Copleston, Frederick C. [1963] 2003. Modern Philosophy: From the Post-Kantian Idealists to Marx, Kierkegaard, and Nietzsche, A History of Philosophy, vol. VII. London: Continuum. (ISBN 9780826469014).
  • Craig, Gordon A. 1978. Germany: 1866-1945. Oxford: Oxford University Press.
  • Kaufmann, Walter A. 1974. Nietzsche: Philosopher, Psychologist, Antichrist (4a eld.). Princeton: Princeton University Press.
  • —— eld. kaj trad. 1954. The Portable Nietzsche. New York: Viking Press.
  • —— eld. kaj trad. 2000. Basic Writings of Nietzsche. New York: Modern Library.
  • Nietzsche, Friedrich W. [1878] 1984. Human, All Too Human: A Book for Free Spirits, tradukita de M. Faber kaj S. Lehmann. Lincoln: University of Nebraska Press.
  • —— 1996. Human, All Too Human: A Book for Free Spirits, tradukita de R. J. Hollingdale. Cambridge: Cambridge University Press.
  • Tanner, Michael, et al. 1997. German Philosophers: Kant, Hegel, Schopenhauer, Nietzsche. Oxford: Oxford University Press.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]