Vizaĝoŝirmilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vizaĝoŝirmilo

Vizaĝoŝirmilo estas objekto de persona protekta ekipaĵo (PPE) por protekti la tutan vizaĝon (aŭ parton de ĝi) de la portanto kontraŭ danĝeroj kiel flugaj objektoj kaj vojderompaĵoj, kemiaj ŝprucigoj (en laboratorioj aŭ en industrio), aŭ eble infektaj materialoj (en medicinaj kaj laboratoriaj medioj).

Vizaĝaŝirmilo estas celita protekti la partan aŭ tutan vizaĝon de la portanto kaj la okulojn de danĝeroj.

Ĝi ankaŭ povas protekti kontraŭ virusoj kaj bakterioj lige kun malsanoj aŭ epidemioj, kiel ekzemple Kronvirusa pandemio en 2019-2020. En ĉi-lasta kazo, ĝi povas esti alternativo por buŝnazmasko.