Kantono Suffolk (Nov-Jorkio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kantono Suffolk (Nov-Jorkio)
Mapo
Mapo de Nov-Jorkio kun Kantono Suffolk emfazita
Situo en Nov-Jorkio
Situo de Nov-Jorkio en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 1683
Ŝtato Usono
Subŝtato  Nov-Jorkio
Ĉefurbo Riverhead
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
6 150 km²
2 360 km²
3 780 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

1 525 920
46,9 / km²
Retejo: suffolkcountyny.gov
Nomita laŭ: Suffolk en Anglio, de kie ĝiaj plej fruaj eŭropaj setlantoj venis
Map
vdr

Kantono Suffolk (angle Suffolk County) estas kantono, kiu troviĝas en la orienta parto de Longinsulo, la plej suda parto de la subŝtato Nov-Jorkio en Usono. Laŭ censa takso de 2020 ĝi havis 1 525 920 loĝantojn, igante ĝin la kvara plej popolriĉa distrikto en Novjorkio, post post la urbopartoj Broklino, Kvinzo kaj Manhatano de Novjorko. La ĉefurbo estas Riverhead, kvankam la plej multaj kantonaj oficejoj estas en Hauppauge, dum la plej granda urbo laŭ loĝantaro fakte estas Brookhaven.

La kantono estas nomata laŭ la kantono Suffolk en Anglio, de kie ĝiaj plej fruaj eŭropaj setlantoj venis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]