Meskŭakoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meskŭakoj
popolo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Meskŭakoj, literumitaj ankaŭ kiel Meskwaki kaj Mesquaki, konataj ankaŭ per la eŭropdevenaj eksonimoj VulpindianojVulpoj, estas Nordamerika indian

"Kee-shes-wa, A Fox Chief", el History of the Indian Tribes of North America, (1836–1844, tri volumoj).

a popolo. Ili estis foje ligitaj al la Saŭkoj de la sama lingvofamilio. En la Meskŭaka lingvo, la Meskŭakoj nomas sin Meŝkŭahkihaki, kio signifas la "la Ruĝkapuloj", rilate al ilia kread-mito. Historie ilia hejmlando estis en la regiono de la Grandaj Lagoj. Kiel tribo ariĝis en la valo de la rivero Sankt-Laŭrenco en la areo de la nuntempa Ontario, Kanado. Pro la franca kolonia premo, ili migris al la suda flanko de la Grandaj Lagoj al teritorioj kiuj estis poste organizitaj de eŭropaj usonanoj en la ŝtatoj Miĉigano, Viskonsino, Ilinojso, kaj Iovao.

La Meskŭakoj suferis damaĝajn militojn kontraŭ la francoj kaj ties indianaj aliancanoj komence de la 18-a jarcento, el kiuj unu en 1730 dekonigis la tribon. La koloniigo kaj setlado fare de eŭropaj usonanoj sekvis en Usono dum la 19-a jarcento kaj devigis la Meskŭakojn/Vulpojn sekvi pli suden kaj okcidenten en la altherbaj prerioj en la Usona Mez-Okcidento. En 1851 la Iovaa ŝtata parlamento aprobis nekutiman leĝon kiu permesis al la Vulpoj aĉeti teron kaj resti en la ŝtato. Aliaj Saŭkoj kaj Vulpoj estis forigitaj al Indiana teritorio en tio kio iĝis Kansaso, Oklahomo kaj Nebrasko. En la 21-a jarcento, du federacie agnoskitaj triboj de "Saŭkoj kaj Vulpoj" havas rezervejojn, kaj unu havas setlejon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Buffalo, Jonathan (1993) Introduction to Mesquaki History, Parts I-III. The Legend:p. 11, 4.6, 6–7.
  • Daubenmier, Judith M. (2008) The Meskwaki and Anthropologists. University of Nebraska Press, Lincoln.
  • Edmunds, R. David, kaj Joseph L. Peyser (1993) The Fox Wars: The Mesquakie Challenge to New France. University of Oklahoma Press, Norman, Oklahoma.no
  • Green, Michael D. (1977) Mesquakie Separatism in the Mid 19th Century. Center for the History of the American Indian, The Newberry Library Chicago, Chicago.
  • Green, Michael D. (1983) "We Dance in Opposite Directions": Mesquakie (Fox) Separatism from the Sac and Fox Tribe. Ethnohistory 30(3):129–140.
  • Gussow, Zachary (1974) Sac, Fox, and Iowa Indians I. American Indian Ethnohistory: North Central and Northeastern Indians American Indian Ethnohistory: North Central and Northeastern Indians. Garland Publishing, New York.