Carmien Michels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carmien Michels
Persona informo
Carmien Michels
Naskiĝo 14-an de oktobro 1990 (1990-10-14) (33-jaraĝa)
en Loveno
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Belgio vd
Profesio
Okupo verkisto • ludisto • kreinto vd
Laborkampo teatra arto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carmien Michels (n. en Loveno, la 14-an de oktobro 1990) estas belga poeto, verkisto, prezentisto kaj docento.

Ŝi studis parolatan vortarton (stilon de parolado) kaj specifan instruistan trejnadon pri dramaturgio ĉe la Reĝa Konservatorio en Antverpeno. Ŝi faris ankaŭ esploradon pri lingvostimulado, plurlingvec kaj rakontometodoj al ekzemple plurlingva grupo[1].

Ŝia debuta verko estis Een Stofje in de Eeuwigheid, intima sonportreto de okulfrapa najbaro de ŝiaj gepatroj.

En 2011 ŝi gajnis la nederlandan NTR-Radio-premion. Ŝi diplomiĝis en 2013 kaj debutis per la romano We zijn water (eld. De Bezige Bij).

En 2015 sekvis ŝia dua romano Vraag het aan de bliksem, publikigis ĉe eldonejo Polis. Michels preferas rolulojn, kiuj ne tute sentas iun apartenon, kiuj serĉas rilaton, signifon kaj sian propran lokon.

En 2016 ŝi gajnis la nederlandan kaj eŭropan ĉampioniĝon Poetry Slam[2] kaj prenis bronzon premion ĉe la mondĉampioniĝo en Parizo. En 2017 sekvis ŝian poemaron We komen van ver.

De 2017 ĝis 2019, ŝi estis inkluzivita kiel juna aŭtoro en la eŭropa talentevoluiga projekto Connecting Emerging Literary Artists (CELA)[3], kiu prezentis ŝin al riĉa reto de tradukistoj, verkistoj kaj literaturaj profesiuloj.

Ŝi estis ankaŭ estrarano de PEN-Flandrio.

Urbopoeto[redakti | redakti fonton]

Por Poezia Semajno 2020 ŝi skribis urbopoemon por la flandra urbo Leuven, kiu estis distribuita sur afiŝoj tra la urbo, kie ŝi ankaŭ faris sonrakontojn kaj artajn itinerojn. Ŝi estis honorigita kiel unu inter la 100 profesiuloj kaj organizaĵoj kiuj signife fasonis la urbon Leuven.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Fragmentoj de ŝiaj romanoj, noveloj kaj poemoj estis publikigitaj en 11 lingvoj.

Kunlabora Traduka Projekto[redakti | redakti fonton]

Verkado de urbolibro por Münster kulminis per la trisemajna Kunlaboara Traduka Projekto en 2017 ĉe la Universitatoj de Londono, Sheffield kaj Nottingham. Akompanita de multaj kolegoj, ŝi vojaĝis de Nikozio al Bratislavo tra Tel-Avivo al Montrealo, kie ŝi trempis la etoson de la urboj kaj pripensis sian perspektivon, radikojn kaj mondkoncepton.

Rumanio[redakti | redakti fonton]

Verkista rezidejo en Bukareŝto faris tiel profundan impreson sur ŝi, ke tiu inspiris ŝian laboron kaj karieron. En 2019-2020 ŝi estis unu el la literaturaj ambasadoroj de Europalia Rumanio. Europalia estas kultura festivalo en Bruselo kiu fokusas ĉiufoje la kulturon de iu specifa eŭropa lando. Ekde 2020, Michels alportos ŝian poezion de Apeninoj ĝis Nigra Maro kiel parto de Versopolis, la eŭropa talentigejo de promesplenaj poetoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) Interactieve workshop storytelling : Spits je oren, open je ogen, KlasCement, la 21-an de junio 2021.
  2. (nl) Leuvense wint EK Poetry Slam, Het Laatste Nieuws la 27-an de novembro 2016
  3. (nl) Connecting Emerging Literary Artists, De Buren,