Ĉaŭri-ĉaŭra incidento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 26° 38′ 34″ Nordo 83° 35′ 23″ Oriento / 26.64283758611251 °N, 83.58969448910848 °O / 26.64283758611251; 83.58969448910848 (mapo)

Memormonumento al la Ĉaŭri-ĉaŭraj Martiroj

La Ĉaŭri-ĉaŭra incidento okazis en la 4a de Februaro 1922 en Ĉaŭri Ĉaŭra en la distrikto de Gorakhpur de la Unuiĝintaj Provincoj de Brita Hindio (nuntempa Utar-Pradeŝo) en Barato, kiam granda grupo de protestantoj partoprenis en la nekunlabora movado, ricevis pafadon fare de la polico. Reprezalie la manifestaciantoj atakis kaj bruligis policejon, mortigante ĉiujn ties okupantojn. La incidento rezultis en la morto de tri civiluloj kaj 22 policanoj. Mahatma Gandhi, kiu estis strikte kontraŭ violento, haltigis la nekunlaboran movadon je tutlanda nivelo la 12an de Februaro 1922, kiel rekta rezulto de tiu incidento. Spite la decidon de Gandhi, 19 arestitaj manifestaciantoj estis kondamnitaj al mortopuno, 14 al dumviva enprizonigo kaj aliaj al diversdaŭraj enprizonigoj fare de la britaj koloniaj aŭtoritatoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]