Zoltán Balogh (poeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Balogh
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1833 (1833-02-07)
en Peŝto
Morto 9-an de junio 1878 (1878-06-09) (45-jaraĝa)
en Tokaj
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • pentristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zoltán Balogh [balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Zoltán estis hungara poeto, bienulo, membro de Societo Petőfi (1876). Lia nobela antaŭnomo estis fertősalmási [fertOŝalmAŝi], lia nomvarianto estis Zoltán Almási Balogh. Lia patro estis Pál Balogh, lia frato estis Tihamér Balogh.

Zoltán Balogh[1] naskiĝis la 7-an de februaro 1833 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 9-an de junio 1878 en Tokaj (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Balogh frekventis luteranan gimnazion en sia naskiĝurbo, samtempe pentristan akademion de Jakab Marastoni, sed li lernis ankaŭ muzikon. Li finbatalis la liberecbatalon (1848-1849), poste li rifuĝis al Vieno kaj studis pentroteknikon de Ferdinand Georg Waldmüller. En 1851 li hejmenvenis, lia pentrista kaj aktora kariero fiaskis, tial li okupiĝis pri poemoj, kiuj aperis en Hölgyfutár. Li edziĝis en 1857, iom poste li denove studis pentradon de de:Carl Rahl en Vieno. Inter 1858-1861 li vivis en familia bieno en Csobaj, poste li revenis al Pest. Li fondis literaturan revuon, sed ĝi estis malpermesita pro la oftaj politikaj artikoloj. Li mortis abrupte dum vojaĝo. Li estis entombigita en Csobaj.

Liaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Balogh Zoltán költeményei (1855)
  • Balogh Zoltán költeményei (1863)
  • Báthory Erzsébet (tragedio, 1865)
  • Alpári (poemeca romano, 1871, 1872)
  • Összes művei (tri volumoj, 1882–1883)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]