Friedrich Louis Dobermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Louis Dobermann
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1834 (1834-01-02)
en Apolda
Morto 9-an de junio 1894 (1894-06-09) (60-jaraĝa)
en Apolda
Lingvoj germana
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach
Okupo
Okupo hundbredisto
vdr

Karl Friedrich Louis DOBERMANN (naskiĝinta Tobermann la 2-an de januaro 1834 en Apolda, mortinta la 9-an de junio 1894 samloke) estis germana justica oficulo en sia naskiĝurbo kaj krome tekstilfaranto, kadavroforigisto, impostokolektanto kaj hundokaptisto por la Administradujo Niederroßla.

Monumento por dobermann-oj en Apolda antaŭ translokiĝo al nova situo antaŭ Marteno-kirko

Bredado hunda[redakti | redakti fonton]

Danke al krucado de variaj hundoj (ekz. de la specoj Pinscher, Weimaraner, Pointer kaj ĉasbesttrovemaj ĉashundoj) li metis la fundamenton por la posta laŭ li nomita speco Dobermano. Li estis laborinta ankaŭ kiel nokta policano bezonante mordeman ĉiutagan hundon por personoprotektado. Do li okupiĝis pri hundobredado eksperimentante kun diversaj hazarde ĉemanaj specoj. La ekzakta konsisto de la unuaj Dobermann-hundoj tial ne plu en ĉiuj detaloj postspureblas. La sinjoroj Göller, Tischler kaj Krumbholz perfektigis la bredadon i.a. fondante Dobermann-klubon.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Por li kaj liaj hundoj starigitis en Apolda monumento Dobermann-Denkmal en la 11.9 1999. Dua inaŭguro okazis advente de 2019 post translokiĝo al Marteno-kvartalo.[1] Por li ankaŭ nomitis asteroido 3022 Dobermann.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Das Dobermann-Denkmal".. Arkivita el la originalo je 2021-12-05. Alirita 2021-12-06.