Robert Nobel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Nobel
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1829 (1829-08-04)
en paroĥo Maria Magdalena en Stokholmo
Morto 7-an de aŭgusto 1896 (1896-08-07) (67-jaraĝa)
en Krokeks församling
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo
Ŝtataneco SvedioRusia Imperio
Familio
Patro Immanuel Nobel
Patrino Karolina Andriette Ahlsell
Frat(in)oj Alfred Nobel • Emil Oskar Nobel • Ludvig Nobel
Edz(in)o Paulina Sofia Karolina Lenngrén
Infanoj Ludvig Nobel • Tyra Elisabeth Nobel • Hjalmar Immanuel Nobel
Okupo
Okupo entreprenisto • kemiistoinĝenieroentreprenisto • investisto • ekonomikisto
vdr

Robert Hjalmar NOBEL (svede: [nʊˈbɛlː]; 4a de Aŭgusto 1829 – 7a de Aŭgusto 1896) estis sveda negocisto, industriisto kaj investisto. Li estis la fondinto de la entrepreno Branobel, kaj pioniro en la naftindustrio de Rusio.[1]

Li estis la filo de Immanuel Nobel (inĝeniera pioniro) kaj Andriette Nobel, kaj frato de Alfred (fondinto de la Nobel-premio), Ludvig kaj Emil Oscar Nobel. Kun sia frato Ludvig, li funkciigis Branobel, naftokompanio en Bakuo, Azerbajĝano, kiu iam produktis 50% el la tutmonda nafto.

En 1880, Ludvig ekkontrolis la familian negocon ĉar la sanstato de Robert ekmalboniĝis. Robert revenis al Svedio por klopodi kuracon. Li klopodis ĉe kelkaj ĉemarbordaj ripozejoj en suda Eŭropo antaŭ setliĝi en Getå en municipo Norrköping dum 1888. Li mortis dum 1896 kaj estis entombigita ĉe la Norra begravningsplatsen en Stokholmo.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Robert H Nobel". Svenskt biografiskt lexikon. Alirita la 18an de Decembro, 2021.
  2. "Robert and Ludvig Nobel and the Oil Industry in Russia". Nobel Media. Alirita la 18an de Decembro, 2021.