Johann Wolfgang Hammann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Wolfgang Hammann
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1713 (1713-01-01)
en Weidenberg
Morto 1-an de januaro 1785 (1785-01-01) (72-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Johann Wolfgang HAMMANN (naskiĝinta Hammon la 11-an de junio 1713 en Weidenberg, mortinta la 10-an de oktobro 1785 en Lichte-Wallendorf) estis posedanto de metalurgia kaj martelega entrepreno en Katzhütte kaj princa-ŝvarcburga fabrikinspektisto. Kune kun Gotthelf Greiner li fondis en 1764 la porcelanmanufakturon en Wallendorf.

Domo de Hammann en Katzhütte kie poste enestis la urbodomo, 1760

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nomo de Hammann ĉe sia loĝdomo en Katzhütte

Hammann naskiĝis kiel filo de tolaĵteksisto en la bieno Unter der Linden apud la rojo Warme Steinach en la malsupra foirejo de Weidenberg. Li havis tri fratojn. La frato Johann Georg (1709-1772) estis ekde 1760 martelegestro ĉe Dittmarscher Hammer je Neuhüttendorf. Hejme li trejniĝis teksisto dum poste li aktivis kiel komercistulo kaj venis en la regionon de Ludwigsstadt. Li fondis en 1741 la supran martelejegon Wernerscher Hammer en Neuhüttendorf (nun kvartalo de Ludwigsstadt) kaj ekhavis tie familion. En 1747 Hammann venis al Katzhütte kaj luprenis metalurgian kaj martelegan fabrikon de la grafoj de Schulenburg. La tuton li mone aĉetis kvar jarojn poste kio implikis la heredan respondecon por la aliaj domoj apartenantaj al la entrepreno kaj por ĉiujn dungitojn.

Kirko en Katzhütte (1756), en tipe kampulbaroka konstrustilo

Inter 1754 kaj 1756 li starigis la Miĥaelo-preĝejon de Katzhütte laŭ la stilo de kampula baroko krome li donacis al la komunumo lernejon salajronte animzorganton kaj instruiston. Pro liaj multaj meritoj li nomumitis en 1755 princa-ŝvarcburga metalurgiinspektisto.[1] Kiel loĝejon por si kaj la familianoj li starigis domon Herrenhaus (la nuna urbodomo) kun ĝardeno Herrengarten kiu iam etendiĝis ĝis Schwarza-rivero.

Ekde 1755 samtempe kiel Georg Heinrich Macheleid kaj Gotthelf Greiner el Limbach li okupiĝis pri la reinvento de porcelankreo en turingio. En la ejo de la iama bierfarejo troviĝis la unuaj fornoj. Liaj pluraj klopodoj gajni koncesion por porcelanmanufakturo en Katzhütte longe malsukcesis. En 1763 li aĉetis la Hohenthal-kavalirbieno en Walldendor (Lichte) sur la teritorio de la Dukujo Saksio-Koburgo-Saalfeld kaj translokigis (post akirko de privilegio kune kun Gotthelf Greiner en la 30.3.1764) la produktadon disde Katzhütte al Wallendorf. La Hammann-oj posedis la fabrikon en Wallendorf ĝis 1833. Poste la proprietantoj ofte ŝanĝiĝis. Porcelanaĵfarado surloke faritis ĝis 2014.

Familio[redakti | redakti fonton]

Johann Wolfgang Hammann nuptis en la 3.6.1738 en Ludwigstadt Sophia Magdalena Müller, kun kiu li havis sep infanojn el kiuj tri mortis frue:

  • Ferdinand Friedrich Hammann (1739-1786) fabrikestro
  • Anna Maria Heuäcker (1741-1802), edzino de fabrikestro kaj tribunalulo
  • Sophia Susanna Böhner (174301810 in Bayreuth), edzino de supera forstisto
  • Christiana Catharina Stieda (1749-1818), edzino de paroĥestro; dua edziniĝo al Johann Heinrich Hutschenreuther

En 1782 Johann Wolfgang Hammann nuptis en Wallendorf Johanna Maria Susanna Friedrich.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Elke Küstner: Die Thüringer Porzellanstraße: die 40 lohnendsten Ziele zwischen Kahla und Kloster Veilsdorf. Erfurt: Sutton, 2015, p. 60.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eduard Kühne: Chronik von Katzhütte im Fürstentum Schwarzburg-Rudolstadt. Presis Otto Heinrich, Gehren 1891
  • Rudi Greiner-Adam: Der Schwabenhans und seine Nachkommen – Die Gründer von Lauscha und Limbach. Dua eldono 2003
  • Helmut Scherf, Jürgen Karpinski: Thüringer Porzellan unter Berücksichtigung der Erzeugnisse des 18. und frühen 19. Jahrhunderts. VEB E.A. Seemann, Buch- und Kunstverlag Leipzig, 1980
  • Neuhäuser Heimatheft Nr. 10 vom 27. November 2013, Herausgeber: Heimatverein Neuhaus am Rennweg e.V.
  • Lindenzeitung des Seniorenzentrums der AWO in Weidenberg, Ausgabe 114/2014