Marondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Animacio de marondo.

En Fluidodinamiko, marondoj estas ondoj kiuj moviĝas tra la surfaco de maroj, oceanoj, riveroj, lagoj, kanaloj kaj aliaj akvejoj. Ili estas generataj de la vento, kiu blovante kreas fortojn de premo kaj froto kiuj tuŝas la ekvilibron de la surfaco de la oceanoj. La vento transigas parton de sia energio al la ondoj, plenumante forton sur la surfaco de la akvo rezultinta el la diferencoj de premo okazigitaj de la fluktuado de la rapideco de la vento ĉe la limfaco inter aero kaj maro. La tuŝita surfaco restariĝas per agado de la gravito. La cikla interagado inter la forto de premo farita de la vento kaj la gravitoforto faras, ke la ondoj propagiĝas, malproksimiĝante iom post iom el sia zono de generado.[1]

"La ondego ĉe Kanagaŭa" de Kacuŝika Hokusaj.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La marondoj estas ondoj kiuj propagiĝas tra la surfaco inter du materiaj medioj. Tiuokaze temas pri la limo inter la atmosfero kaj la oceano. Kiam pasas ondo tra profundaj akvoj (je profundo pli granda ol 1/20 de ĝia ondolongo), la akvomolekuloj revenas preskaŭ al la sama loko kie ili estis. Temas pri balancado kun vertikala komponanto, de supre malsupren, kaj alia longitudina, nome la direkto de propagado de la ondo.

Distingendas du movoj. La unua estas la oscilado de la medio movita de la ondo, kiu tiuokaze, kiel jam oni menciis, estas cirkla movado. La dua estas la propagado de la ondo, oakzigita ĉar la energio estas transmitita per ĝi, transigante la fenomenon kun direkto kaj rapideco, tiel nomita ondorapideco.

En la realo okazas malgranda neta movo de akvo en la direkto de propagado, ĉar en ĉiu oscilaĵo molekulo aŭ partiklo ne revenas tute precize al la sama elirejo, sed al alia iomete pli antaŭa (rilate al la direkto de la ondopropagado). Pro tio la vento ne okazigas nur ondojn, sed ankaŭ surfacajn marfluojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Otero, Luis (28a de Aprilo 2016). «¿Cómo se forman las olas?». Muy Interesante. Konsultita la 23an de Decembro 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]