Gyula Szentiványi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Szentiványi
Persona informo
Naskonomo Schmidt Gyula
Naskiĝo 7-an de januaro 1881 (1881-01-07)
en Budapeŝto
Morto 17-an de majo 1956 (1956-05-17) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arthistoriisto • ĵurnalistoinstruisto • restorer
vdr

Gyula Szentiványi [djula sentivAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentiványi Gyula estis hungara arthistoriisto, ĵurnalisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Schmidt [ŝmit], lia pseŭdonimo estis Pálmai Gyula.

Gyula Szentiványi[1][2] naskiĝis la 7-an de januaro 1881 en Budapeŝto, li mortis la 17-an de majo 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Szentiványi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis juron en Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro. Inter 1897-1903 li estis ĵurnalisto, poste li havis postenon en ministerio pri Religio kaj Eduko. Inter 1907-1910 li esploris arthistorion, poste inter 1910-1915 li denove estis ĵurnalisto en Szeged. Inter 19161934 li estis sekretario, ĉefsekretario de Belarta Muzeo (Budapeŝto), poste li laboris en komisiono pri historiaj monumentoj ĝis la emeritiĝo. Li ankaŭ restaŭris, ilustris librojn kaj instruis en Hungara Reĝa Desegnista Edukejo.

Liaj kontribuoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar képzőművészek lexikona (kune kun János Szendrei, 1-a volumo, 1915), lia ĉefverko, li kolektis ĝismorte materialojn por la leksikono
  • Perger János, festő (artikolo, 1905)
  • A két Szále (artikolo, 1921)
  • Barabás Miklós művészete (monografio, 1927)
  • Székely Bertalan és művészete (artikolo, 1935)
  • Egy pesti festő a párizsi kommünben (artikolo, 1945)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.