Mens sana in corpore sano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mens sana in corpore sano (en klasika latino: [mẽːs ˈsaː.na ɪn ˈkɔr.pɔ.rɛ ˈsaː.noː]) estas Latina frazo, kutime tradukita kiel "sana menso en sana korpo". La frazo estas amplekse uzata en kuntekstoj de sporto kaj eduko por esprimi la teorion, ke fizika ekzercado estas grava aŭ esenca parto de mensa kaj psikologia bonfarto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La frazo venas el la 10a Satiro de la Romia poeto Juvenal (10.356). Ĝi estas la unua ero en listo de tio kio estas dezirinda en la vivo:

Citaĵo
 orandum est ut sit mens sana in corpore sano.

fortem posce animum mortis terrore carentem,

qui spatium vitae extremum inter munera ponat

ktp. 

Vi preĝu por sana menso en sana korpo.

Petu fortikan koron kiu ne timu la morton,

ktp.

Laŭlonge de la tempopaso kaj separata el sia kunteksto, la frazo havis ampleksan gamon de signifoj. Ĝi povas esti interpretata kiel kompreno ke nur sana menso povas konduki al sana korpo, aŭ ke nur sana korpo povas produkti aŭ subteni sanan menson. Ties plej ĝenerala uzado estas por esprimi hierarkion de necesoj: kun fizika kaj mensa sano dekomence.

Estas pli frua, simila diraĵo atribuita al la antaŭ-sokrata filozofo Taleso:

Citaĵo
 τίς εὐδαίμων, "ὁ τὸ μὲν σῶμα ὑγιής, τὴν δὲ ψυχὴν εὔπορος, τὴν δὲ φύσιν εὐπαίδευτος". 

Kiu homo estas feliĉa? "Tiu kiu havas sanan korpon, resursan menson kaj afablan naturon."[1]

Uzado[redakti | redakti fonton]

La frazo estas tre uzata kiel moto de sportaj kaj edukaj organizoj, eĉ militistaj. Foje oni ŝanĝas ion por adapti la frazon al alia celo, ĉu samkadre ĉu parodie.

En hispana lingvo la du unuaj vortoj de la frazo prononceblas kaj sonas kvazaŭ la vorto "manzana" (pomo), kaj tio derivis en parodia frazo "Manzana in corpore sano", uzata en diversaj intencoj, sed foje kiel humora propono aŭ reklamado de pomoj en familiaraj kaj neformalaj kuntekstoj kaj pli precize en la momento ekmordi pomon.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Citia de Diogeno Laertio, (R. D. Hicks, eld.), Lives of Eminent Philosophers I:37 (greke; angle).
  2. en Guglo kaj specife bildoj