Bajezid la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bajezid la 1-a
Persona informo
بايزيد اوَّل
Naskiĝo 8-an de marto 1354 (1354-03-08)
en Edirne,  Otomana Imperio
Morto 8-an de marto 1403 (1403-03-08) (49-jaraĝa)
en Akşehir,  Otomana Imperio
Tombo Bursa vd
Religio islamo vd
Lingvoj Osmanida turkaarabapersa vd
Subskribo Bajezid la 1-a
Familio
Dinastio Otomana dinastio vd
Patro Murad la 1-a vd
Patrino Gülçiçek Hatun vd
Gefratoj Savcı Bey vd
Edz(in)o Olivera Lazarević • Devletşah Hatun • Devlet Hatun • Maria Fadrique d'Aragona, Countess of Salona • Hafsa Hatun vd
Infanoj Süleyman Çelebi • İsa Çelebi • Mehmed la 1-a • Mustafa Çelebi • Musa Çelebi • Ertogrul • Hundi Fatma Hatun vd
Profesio
Okupo reganto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bajezid la 1-a (en Otomana turka: بايزيد اول, en turka: I. Bayezid), konata ankaŭ kiel Bajezid la Fulmo (en Otomana turka: یلدیرم بايزيد, en turka: Yıldırım Bayezid; ĉirkaŭ  1360 – 8a de Marto 1403)[1] estis la Otomana Sultano el 1389 ĝis 1402. Li estis filo de Murad la 1-a. Li adoptis la titolon Sultan-i Rûm, el kio Rûm (el Romo) estis malnova islama nomo por la Romia Imperio.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Bajezido kaptiva ĉe Timur, pentraĵo de Stanisław Chlebowski (1878).

Li faris demarŝojn por kontroli la tuton de Anatolio (ĉefe per kampanjo en 1390). El 1389 ĝis 1395 li konkeris Bulgarion kaj nordan Grekion. En 1395 estis venkita en Valaĥio. Li klare venkis super la Krucmilitistoj ĉe Nikopolo (en teritorio de nuntempa Bulgario) en 1396. Bajezid malsukcese sieĝis por la unuaj fojoj Konstantinopolon kaj poste estis venkita kaj kaptita de lis dumjara rivalo kaj malamiko Timur en la Batalo de Ankaro en 1402, estis tenita en kaptiveco (pri kio estas diversaj nekonfirmitaj rakontoj pri mistraktado fare de Timur) kaj tiel mortis en Marto 1403 (pri kio same estas tre diversaj nekonfirmitaj rakontoj ĉu temis pri memmortigo aŭ mortigo fare de Timur); tio rezultis en la Otomana Interregno.

En 1389, dum la fama Batalo de Kosovo, la tiama sultano, lia patro Murad la 1-a estis mortigita, kaj la fontoj malkonsentas ĉu tio okazis en la komenco aŭ post la fino de la batalo. Lia plej aĝa filo nome Bajezid, kiu estris la maldekstran alon de la Otomanaj fortoj, ekprenis la regadon post tio. Lia alia filo, Jakub Çelebi, nome Jakub Bejo, kiu estris la alian alon, estis nomita al la komandeja tendo de la sultano fare de Bajezid, sed kiam Jakub Bejo tien alvenis li estis strangolita, kio lasis lian fraton Bajezidon kiel la nura postulanto al la trono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Bayezid I - Ottoman sultan". britannica.com. Arkivita el la originalo la 2an de Aprilo 2016. Alirita la 4an de Januaro 2022.
  2. Peirce, Leslie P. (11a de Majo 1993). The Imperial Harem: Women and Sovereignty in the Ottoman Empire. Oxford University Press. ISBN 9780195086775. Arkivita el la originalo la 23an de Septembro 2017 – tra Google Books. Alirita la 4an de Januaro 2022.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]