Popola olimpiko 1936

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Popola olimpiko 1936
sporta konkurso • cancelled sports event
Komenco 19-a de julio 1936 vd
Fino 26-a de julio 1936 vd
Antaŭe 1931 Workers' Summer Olympiad vd
Poste 1937 Workers' Summer Olympiad vd
Lando(j) Hispanio vd
vdr

La Popola olimpiko 1936 estis organizita kiel manifestacio kontraŭ la oficialaj Olimpiaj ludoj okazintaj en Nazia Germanio. La maldekstre orientita registaro de la Dua Hispana Respubliko decidis alvoki al bojkoto kontraŭ tio. Estis invititaj delegacioj el la tuta mondo por la 19-a ĝis la 26-a de julio 1936. Aliĝis 6000 partoprenontoj el 22 landoj: la plej granda nombro el Usono, Britio, Nederlando, Belgio, Ĉeĥoslovakio, Danlando, Norvegio, Svedio, Svisio, Alĝerio. Anoncis sin ankaŭ ekzilitoj el faŝismaj landoj: Germanio kaj Italio. Multaj atletoj membris en sindikatoj, laboristaj asocioj, socialistaj kaj komunistaj partioj.

La inaŭgura tago de la olimpiko jam signis la finon: la hispana armeo en Maroko puĉis kontraŭ la registaro, la garnizono de BArcelono aliĝis al la puĉo kaj komenciĝis interna milito. La olimpiko ne startis kaj ĉirkaŭ 200 atletoj el la popola olimpiado aliĝis al aktiva batalo kontraŭ la puĉistoj.

Je la 18-a de Julio 2017, precize 81 jarojn post la sangoverŝaj eventoj, regiona konsilisto pri eksterlandaj aferoj s-ro Raul Romeva distingis per honormedaloj du sportistojn (respektive 97 kaj 99-jar-aĝaj) kunorganizantoj de la popola olimpiko.