Christian Lacroix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Lacroix
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1951 (1951-05-16) (72-jaraĝa)
en Arles, Bouches-du-Rhône
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Parizo 3 Sorbono Nova • École du LouvreUniversitato Paul Valéry Montpellier 3
Okupo
Okupo grand couturier • dezajnisto • poŝtmarkdesegnisto • kostumdezajnisto • entreprenisto • mododezajnisto
TTT
Retejo https://www.christian-lacroix.com/
vdr

Christian LACROIX (Arles, Francio, 16a de Majo 1951) estas franca mododezajnisto. Lia stilo karaktiziĝis per koloro kaj mikso de influoj.[1]

El junaĝo li inspiriĝis el lokaj taŭrludoj, karnavalo, kulturo de ciganoj kaj folkloraj vestoj. Aliaj inspiroj estis Oscar Wilde kaj The Beatles. Li studis Historion de Arto en la Universitato de Montpellier, kaj poste en Sorbono kaj en la École du Louvre en 1973.

Jean-Jacques Picart helpis lin eklabori ĉe Hermès en 1978. Gradiĝinta en la École du Louvre, en 1981, li eklaboris por Jean Patou. Laŭlonge de la 1980-aj jaroj kun helpo de Jean-Jacques Picart, ili sukcesis en la kreado de propraj kolektoj de alta fasonado, junularecaj kaj ornamemaj. En 1989, Lacroix publikigis kolektojn de juveloj, dosierujoj, ŝuoj, okulvitroj, skarpoj kaj kravatoj. Samjare, li malfermis vendejojn en Parizo, Arles, Aix-en-Provence, Tuluzo, Londono, Ĝenevo kaj Japanio. La varomarko havis ĝis 60 vendejojn en Francio kaj totalon de 1 000 tra la tuta mondo. Vintre de 2007, li asociiĝis kun Avon Cosmetics por enkonduki novan ekskluzivecan parfumon, nome Christian Lacroix Rouge (ruĝa, por virinoj) kaj Christian Lacroix Noir (nigra, por viroj).

Spite la famon kiun Christian Lacroix ĝuis dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, kaj la fakto, ke li estis konsiderata unu de la mododezajnistoj plej influaj kaj admiritaj, ĉio tio ne sufiĉis por superi la ekonomiajn problemojn de la firmao; la firmao perdis pli ol 44 milionoj da eŭroj.[2] Lia lasta kolekto de alta vestindustrio, prezentita en julio 2009, markis la finon de la hegemonio en la moda etoso. Li devis fermi vendejojn kaj maldungi laboristojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Martin, Richards; Koda, Harold (2013). Haute Couture. New York: The Metropolitan Museum of Art. p. 44. ISBN 9780300199918.
  2. Chevalier, Michel (2012). Luxury Brand Management. Singapore: John Wiley & Sons. ISBN 978-1-118-17176-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]