Barumini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barumini · Barùmini
Barumini
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco VS Mez-Kampidano
Geografia situo 39° 42′ N, 9° 0′ O (mapo)39.79Koordinatoj: 39° 42′ N, 9° 0′ O (mapo)
Alto super marnivelo 202 m
Areo 26,57 km²
Loĝantaro 1156 (2023)
Loĝdenso 44 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Escolca (CA), Gergei (CA), Gesturi, Las Plassas, Tuili kaj Villanovafranca
Patrono sankta Sebastiano
Festa tago 20-a de januaro
Nomo de loĝantoj baruminesi (itale) aŭ baruminesus (sarde)
Poŝtkodo 09021
Imposta kodo A681
Kodo laŭ ISTAT 111005
Telefona prefikso 070
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Barumini - jen itale, sarde Barùmini - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma regiono Sardio, situas en la suda parto de la insulo kaj ekde aprilo 2021 estas parto de la refondita administra unuo provinco Mez-Kampidano (itale Medio Campidano, sarde Campidanu de Mesu). Antaŭe ĝi kvin jarojn estis parto de la provinco Sud-Sardio kaj antaŭ 2016 apartenis al la tiam malfondita sama provinco Mez-Kampidano. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 1 156 loĝantoj sur areo de 26,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 44 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Escolca (CA), Gergei (CA), Gesturi, Las Plassas, Tuili kaj Villanovafranca.

Kristana patrono de la komunumo estas la sankta Sebastiano, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la granda nurago Su Nuraxi