Tormes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tormes
rivero
Bazaj informoj
Longeco 284 km
Fluo
Enfluejo Doŭro
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Avilo
Map
vdr

Tormes estas rivero, alfluanto de la Doŭro ĉe ties maldekstra bordo, kiu fluas tra la provincoj Avilo, Salamanko kaj Zamora, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio.

Ĝi ekfluas ĉe la herbejo Tormejón, en la municipo Navarredonda de Gredos, en la sierra de Gredos. Ekde ties ekfluo, trapasas teritoriojn de la provincoj Avilo, Salamanko kaj Zamora, kaj enlfuas en la rivero Doŭro, inter la municipaj teritorioj de Fermoselle kaj Villarino de los Aires, en la zono konata populare kiel Ambasaguas, post itinero de 284 km.

Pro ne regula flukvanto, tiu rivero ne sekuras la akvoliveradon al la loĝlokoj somere kaj, pro tio, fine de 1960 oni konstruis la akvobaraĵon Santa Teresa, kun kapacito de 496 hm³, kaj poste la akvobaraĵon Villagonzalo, kaj ĉe ties enfluejo en Doŭro, la akvobaraĵon Almendra, inter rokmuregoj. Finfine en 2002 la akvobaraĵon San Fernando ĉe la limo de la teritorioj de Santibáñez de Béjar kaj Cespedosa de Tormes.

Loĝlokoj tra kiuj pasas el nordo suden: Fermoselle, Villarino de los Aires, Ledesma, Salamanca, Santa Marta de Tormes, Huerta, Alba de Tormes, Guijuelo, Cespedosa de Tormes, Guijo de Ávila, Santibáñez de Béjar, Puente del Congosto, Navamorales, La Horcajada, El Losar del Barco, El Barco de Ávila, La Aliseda de Tormes, Angostura de Tormes, Navalperal de Tormes, Navacepeda de Tormes kaj Hoyos del Espino.

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

La alfluantoj de la rivero Tormes, el ekfluejo al enfluejo, estas la jenaj:

Maldekstre
  • Barbellido
  • Gorĝo de Gredos
  • Gorĝo de Navamediana
  • Gorĝo de Bohoyo
  • Gorĝo de Caballeros
  • Aravalle
  • Becedillas
  • Valvanera
  • Alhándiga
  • Arroyo del Zurguén
Dekstre
  • Corneja
  • Almar

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]