Roberta Metsola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roberta Metsola
Prezidanto de la Eŭropa Parlamento
Persona informo
Roberta Metsola Tedesco Triccas
Naskonomo Roberta Tedesco Triccas
Naskiĝo 18-an de januaro 1979 (1979-01-18) (45-jaraĝa)
en San Ġiljan
Lingvoj maltaanglafranca vd
Ŝtataneco Malto vd
Alma mater Universitato de Malto • St Aloysius' College vd
Partio Partio Naciista vd
Familio
Edz(in)o Ukko Metsola vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo politikistojuristo vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Prezidanto de la Eŭropa Parlamento
Dum 2022
Antaŭulo David Sassoli
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Roberta METSOLA (plennome Roberta Metsola Tedesco Triccas), naskiĝis la  18-an de januaro 1979(nun 1979-01-18) en San Ġiljan, estas malta politikisto, MEP ekde 2013. La 18-an de januaro 2022 ŝi estis elektita kiel Prezidanto de la Eŭropa Parlamento. Ŝi sukcedis David Sassoli kaj iĝis la tria virino kiu plenumis la oficon de Prezidanto de la Eŭropa Parlamento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo, studoj kaj frua kariero[redakti | redakti fonton]

La familio Tedesco Triccas devenas de Swieqi[1] proksime de San Ġiljan, Malto, kaj Roberta kreskis kun siaj gepatroj kaj du fratinoj[2] en Gżira[3]. Ŝi studis en Sliema, kaj ŝi diplomiĝis pri juro ĉe la Universitato de Malto en 2003[3] kaj akiris diplomon pri eŭropaj studoj de la Kolegio de Eŭropo en Bruĝo en 2004[4].

Metsola estis aktiva ekde juneco ene de Partio Naciisma (PN) de Malto, servante ene de la internacia sekretariejo de la partio kaj volontulante kun la balotoskipo de la partio[1]. En siaj studentaj jaroj, Metsola formis parton de la SDM (Studenti Demokristjani Maltin), KNZ (La Nacia Junulara Konsilio) kaj MŻPN (Moviment Żgħażagħ Partit Nazzjonalista), antaŭ esti elektita kiel Ĝeneralsekretario de la Eŭropaj Demokratiaj Studentoj (EDS), la studenta branĉo de la EPP, same kiel al postenoj ene de la Forumo Junulara Eŭropa[5].

En 2002, tiam 23-jaraĝa, ŝi estis elektita kiel unu el la du vicprezidantoj de la plenuma estraro de la Junulara Kongreso pri la Estonteco de Eŭropo[6], kaj la sekvan jaron ŝi aktive kampanjis kun la PN por la jes-a voĉdono en la EU-membriĝa referendumo en 2003[4].

Post ŝia engaĝiĝo en la EU-referendumkampanjo, 25-jaraĝa Metsola estis instigita fare de la ĉefministro de Malto Lawrence Gonzi[1] por kandidatiĝi por la Eŭropaj balotoj de 2004 kiel kandidato por la Naciisma Partio[3]. Ŝi ne estis elektita.

En oktobro 2004 Metsola aliĝis al la Permanenta Reprezentantaro de Malto al la Eŭropa Unio en Bruselo, gvidita de Richard Cachia Caruana, kie ŝi laboris dum 8 jaroj kiel jura kunlabora ataŝeo, ankaŭ partoprenante por Malto en la intertraktadoj de la Lisbona Traktato kaj laborante pri dosieroj kiel ekzemple la aranĝo de la Eŭropunia Azila Agentejo en Malto.[4]

Ŝi denove kandidatiĝas por la eŭropaj balotoj de 2009[7] sen esti elektita[8].

En 2013-2014 Metsola nelonge funkciis kiel jura konsilisto de la Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio, Catherine Ashton.

Membro de la Eŭropa Parlamento[redakti | redakti fonton]

Metsola starigas demandon en aŭdienco de 2019 de la Komisiono von der Leyen

La 24an de aprilo 2013 Metsola sukcese kontraŭis la neformalan elekton por plenigi la vakigitan sidlokon de Simon Busuttil, iĝante unu el la unuaj inaj Membroj de Malto de la Eŭropa Parlamento[9]. En la Parlamento, ŝi sidas kiel membro de la grupo de Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj (EPP&ED)[10].

Sekvante sian reelekton ĉe la eŭropaj balotoj de 2014 Metsola estis elektita kiel vicprezidanto de la Komisiono pri Peticioj (PETI) en julio 2014[11]. Krome, ŝi laboris kiel membro de kelkaj komitatoj kaj delegacioj[12]. Ŝi ankaŭ aliĝis al la parlamenta intergrupo pri infanrajtoj[13].

En 2014 Metsola gvidis la EPP&ED-reprezentantaron en la Komitato pri Civilaj Liberecoj, Justeco kaj Internaj Aferoj (LIBE) pri la laboro pri la nedeviga EU-vojmapo kontraŭ homofobio kaj diskriminacio pro seksa orientiĝo kaj genra identeco, kies raportisto estis la verda MEP Ulrike Lunacek[14]. Ŝi ankaŭ estis la raportisto de la parlamento pri la regularo de la Eŭropa Agentejo pri Lima kaj Marborda Gardo en 2019 kaj estis kunraportisto pri kontraŭ-SPKPP-raporto en 2021[4].

Metsola ankaŭ kunaŭtoris nedevigan raporton pri la eŭropa migra krizo de 2016, celante establi "devigan leĝdonan aliron" pri reloĝigo kaj novajn tut-EU-ajn "reakceptajn" interkonsentojn, kiuj devus havi prioritaton super la duflankaj traktatoj inter EU-landoj kaj ne-EU-landoj[15].

De 2016 ĝis 2017, Metsola estis parto de la Parlamenta Enketo-Komitato pri Monlavado, Imposto-Evitemo kaj Impostevitado kiu esploris la Panama Papers revelaciojn kaj impostevitadkabalojn pli larĝe[12].

Metsola estis plue reelektita ĉe la eŭropaj balotoj 2019; en ĉi tiu parlamento ŝi sekvis atente la partian linion, voĉdonante kun la EPP-delegacio en pli ol 90% de la kazoj.

En 2019, dum la polemikoj post la murdo de Daphne Caruana Galizia, ŝi fame rifuzis premi la manon de la ĉefministro de Malto Joseph Muscat ĉe renkontiĝo kun la Membroj de Eŭropa Parlamento el Malto. "Se li opinias, ke li povas provi forigi respondecon, li ege eraras. Eliru nun, antaŭ ol vi faros neripareblan damaĝon al la lando", ŝi skribis[4].

En novembro 2020, Metsola estis elektita kiel Unua Vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento, anstataŭigante Mairead McGuinness kiu fariĝis eŭropa komisionano. Ŝi estis la unua malta MEP fariĝinta vicprezidanto[16].

Prezidanto de la Eŭropa Parlamento[redakti | redakti fonton]

Metsola en la Eŭropa Parlamento dum ŝia elektiĝo en januaro 2022

En novembro 2021, Metsola estis elektita kiel EPP-kandidato por sukcedi David Sassoli-on kiel Prezidanton de la Eŭropa Parlamento ĉe la eksvalidiĝo de lia mandato kiel prezidanto en januaro 2022[17]. Sassoli estis enmalsanulejigita kun pulminflamo en septembro 2021 kaj en decembro sciigis ke li ne serĉos duan oficperiodon kiel prezidanton, igante Metsola lia verŝajna posteulo. Sekvante plian enmalsanulejigon, Sassoli mortis la 11an de januaro 2022[18], unu semajnon antaŭ la fino de sia periodo. Post la morto de Sassoli, Metsola iĝis la portempa Prezidanto de la Eŭropa Parlamento[19].

La 18an de januaro 2022, Metsola estis elektita Prezidanto de la Eŭropa Parlamento por du-kaj-duonjara oficperiodo. Ŝi estis elektita en la unua raŭndo de voĉdonado, ricevante absolutan plimulton de 458 voĉoj el la 690 deputitoj[20]. Kiel la kandidato de la EPP, ŝi ankaŭ estis apogita fare de la S&D kaj Renovigi Eŭropon parlamentaj grupoj, post kiam la tri grupoj atingis interkonsenton pri la elekto de la prezidanto kaj la vicprezidantoj kaj leĝdonaj prioritatoj por la dua duono de la mandato de la Parlamento. Pro sia elektiĝo, Metsola iĝis la plej juna iam prezidanto[21], la unua malta persono se temas pri plenumi la oficon, kaj la unua ino prezidanto ekde 2002 (kaj nur tria ina prezidanto iam)[22].

Metsola konstante voĉdonis por porvivaj rezolucioj[23], kaj de la komenco de ŝia permanenta ofico, ŝi alfrontis demandojn pri sia opozicio al aborto, kiu estas laŭleĝa en ĉiu EU-membroŝtato, krom Malto[24]. Ŝi siatempe deklaris (2015) ke ŝi estis "kategorie kontraŭ aborto"[25]. Dum sia elekto kiel Prezidanto de la Eŭropa Parlamento, ŝi deklaris ke dum sia permanenta ofico, ŝi reprezentos la pozicion de la Parlamento, kiu rekonas sekuran aliron al aborto kiel homa rajto[26].

Metsola postulis plifortigon de la potencoj de la Eŭropa Parlamento[27].

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Roberta Tedesco Triccas kaj ŝia finna edzo Ukko Metsola (Nacia koalicio) renkontiĝis en 1999 kaj geedziĝis en oktobro 2005[28]. Kune, ili havas kvar filojn[29]. Ili ambaŭ kandidatiĝis por la Eŭropaj balotoj de 2009, iĝante la unua geedza paro kiu kuris en la sama baloto de la Eŭropa Parlamento de du malsamaj membroŝtatoj[30].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Malta Independent, 3-a de Majo 2004
  2. Times of Malta, 18-a de Januaro 2022
  3. 3,0 3,1 3,2 https://web.archive.org/web/20220124134020/https://robertametsola.eu/roberta/
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Roberta Metsola: El studenta EU-a kampajnisto al prezidanto de la Eŭropa Parlamento, ĉe Times of Malta, 18-a de janurao 2022
  5. La kandidato al Europa Parlamento Roberta Metsola ĉe Times of Malta , 1-a de majo 2009
  6. Europarl[rompita ligilo], 2-a de julio 2002
  7. Kandidatoj lanĉas la EU-kampanjon ĉé Malta Independant, 30-a de novembro 2008
  8. EU baloto: Unuaj rezultoj ĉe Times of Malta, 8-a de junio 2009
  9. Tri inoj elektitaj en la EP, Times of Malta, 24-a de aprilo 2013
  10. Roberta Metsola MEP www.europarl.europa.eu.
  11. Dave Keating, EFDD perdas ĉar grupoj dividas la militakiron ĉe European Voices, 7-a de julio 2014.
  12. 12,0 12,1 "MEP Roberta Metsola" ĉe www.europarl.europa.eu.
  13. Anoj de la komisiono pri infanrajtoj[rompita ligilo] ĉe la retejo de la Eŭropa Parlamento
  14. La "Manif pour tous" malsukcesas malvenkigi la eŭropan raporton pri GLAT-rajtoj ĉe European Voices, 4-a de februaro 2014
  15. Eŭropa Parlamento 'riparas' la krizon de rifuĝintoj ĉe Politico Europe, 16-a de marto 2016
  16. Roberta Metsola elektita unua vicprezidanto de la Parlamento ĉe www.europarl.europa.eu., 12-a de decembro 2020
  17. EPP instigas al Roberta Metsola por kandidatiĝi por la prezidanteco de la Parlamento ĉe POLITICO, 24-a de novembro 2021
  18. La prezidanto de la eŭropa parlamento David Sassoli mortis 65-jaraĝe ĉe POLITICO, 11-a de januaro 2022
  19. EU-flagoj duonmaste post morto de parlamenta prezidanto Sassoli ĉe France 24, 11-a de januaro 2022
  20. Roberta Matsola elektita nova prezidanto de la EU-Parlamento ĉe www.europarl.europa.eu. , 18-a de januaro 2022
  21. Roberta Metsola, la tria ina prezidanto de la EU-Parlamento ĉe France 24, 18-a de januaro 2022
  22. Roberta Metsola elektiĝis prezidanto de Eŭropa Parlamento en granda venko ĉe Times of Malta, 18-a de januaro 2022
  23. Aborto: maltaj parlamentanoj voĉdonos kontraŭ por-elekta rezolucio ĉe The Malta Independant, 21-a de oktobro 2013
  24. La nova Prezidanto de la Eŭropa Parlamento tuj alfrontis demandojn pri ŝiaj opinioj pri aborto ĉe CNN, 19-a de januaro 2022
  25. Aborto restas ruĝa linio diras PN-deputitoj Arkivigite je 2023-04-04 per la retarkivo Wayback Machine www.eppgroup.eu., 10-a de marto 2015
  26. Roberta Metsola: "Mia starpunkto estas la starpunkto de la Parlamento" ĉe euronews, 18-a de januaro 2022
  27. Malta deputito iĝas la prezidanto de la EU-Parlamento ĉe Associated Press, 18-a de januaro 2022
  28. Du sidlokoj, du buboj kaj unu geedziĝo, ĉe Times of Malta, 25-a de janurao 2009
  29. La MEP Metsola bonvenigas kvaran knabon ĉe Our Wedding, 6-a de decembro 2016
  30. Ukko Metsola bruligis cigaron pro perdo , ĉe Helsingin Sanomat , 8-a de junio 2009


Antaŭe:Prezidanto de la Eŭropa ParlamentoPoste:
David Sassoli2022